Ne estas facile konjekti kio estas produktata en la fabriko nur laŭ ĝia aspekto ekstera. Multe pli facile estus fari tion, se la fabriko similus al tabuleto de ĉokolado, fritilo, forko, lampeto, televidilo aŭ biciklo. Tamen kutime tiele ne estas, kaj se tiele okazas, tiam oni vere dubas ĉu ekzistas la rekta, simpla kaj reciproka dependo inter la formo de fabriko kaj tio kio estas tie produktata.





Se tio estus la vidaĵo de supre, kio estus produktata en tiu ĉi fabriko? Sendube IO. Sed KIO?




Se tio estus la fasado, aŭ projekciaĵo flanka, la vidaĵo kompreneble skema, simpligita, abstraktigita, ĉu ĝi ion sugestus, ion memorigus, kun io asociigus, ion suflorus, aŭ prefere ion kaŝus, estus lerta kamuflaĵo por trompi nin?




Se tio estus la plano de teretaĝo, aŭ de la lasta, plej alta etaĝo, ĉu helpus nin solvi la enigmon?


Pensu. Cerbumu. Sed ne mordu fingrojn. Se vi elpensos nenion, tiam diru, ke tio estas la fabriko de fabriko. Jen io, ankaŭ.
Tamen ni memoru, ke ĉio ĉi multe ne gravas. Pli gravas produkti ion gravegan, plej bone la plej gravan. Kaj jen la demando kiun ni devas respondi:

KIO      ESTAS
LA PLEJ GRAVA?



<<<