Plej surpriza estas la grandeco, aŭ prefere negrandeco, eteco. Oni povus atendi ion kolosan, vastegan, ĝishorizontan komplekson da gigantaj produktejoj kunigitajn pere de teruranta labirinto de oficejoj, aŭditorioj, konferencaj ĉambregoj, koridoroj, teknikejoj je ne tute klara, almenaŭ por iuj, funkcio... Kaj jen oni havas la modestan subtegmenton. Unu. Kun neniuj aliaj subtegmentoj kaj mansardoj ligita, krom telefono kaj Reto, sed la telefono sonoras malofte, kaj la reto ne akuzeblas, ke ĝi araneaĵe premis kaj sufokis la viktimon forprenante de li la eblecon sinmovi libere, elsuĉis ĉiujn enajn likvaĵojn kaj molajn histojn lasante nur malplenan sekan karapaceton balancatan eĉ far delikatega blovo de aero.

La subtegmento nealta. Se unu grandulo grimpus l'alian, ekstarus sur liajn ŝultrojn kaj eltenus la manon, li eble tuŝus la tabulon kiu kovras la trabon firstan, kaj se ne atingus ĝin, mankus nemulte. Do, alteco ne turnas la kapon, la voĉo ne ŝvebas suprege, ie subvolbe, ne kirliĝas tie kaj ne falas brueme multfoje rebatita. Longeco ankaŭ ne ŝokas: sufiĉas fari nur dekdu paŝojn por iri de unu fenestro al l'alia. Des pli larĝeco – kvar paŝojn sufiĉas. Tute normalajn paŝojn. Kompreneble ĉi tiuj mezuroj koncernas la mezan parton. Ĉar la tuta subtegmento estas dividita je tri partojn. La meza estas multe pli streta ol la du flankaj, kaj kune ili donas preskaŭ la kvadraton. Bone ke preskaŭ, ĉar la kvadrato estus tro perfekta – la perfekteco estas ĉi tie dezirata, sed ne kontraŭ ĉiu prezo. Ja nenio estas perfekta, des pli ĉio.

La unua parto, enireja, estas la loko kie oni povas ekkoni ĉion, la ĉion. Sufiĉas grimpi (vere ĝusta vorto) la krutan, malkomfortan ŝtuparon; iuj suspektas, ke la ŝtuparo estas tia por ke oni povu pli facile fali malgrimpante (ankaŭ ĝusta vorto), tiam multaj vizitantoj prenus kun sin al la tombejo la misteron de ĉio – multaj el malmultaj, ja homamasoj ne renkonteblas ĉi tie, tamen ĝis nun nenio tia okazis al neniu, do la misteron de ĉio forprenas kaj forportas ĉiujn; pli konvena ŝajnas la kondicionalo, forprenus kaj forportus, se ili memorus la misteron kaj poste scipovus ĝin ripeti, kutime ili simple ne volemas fari tion, sufiĉas ravoj, ĉar ravoj kostas nenion kaj al nenio devigas... La unua parto estas kvazaŭ galerio, legejo, prezentejo, salono kie okazas renkontojn, diskutoj, konferencoj, lekcioj, ekspozicioj, oni devas agnoski ke ne ofte. Troviĝas tie longa, blanka (verŝajne gravas, ke blanka, sed neniu scias kial, neniu ankaŭ demandis kial) tablo, aŭ prefere nelarĝa plato metita sur simplaj lignaj triangulecaj faldeblaj stativetoj ĉarme nomataj ĉi tie kapridoj. Paralele al la longaj randoj de plato staras ĉe vandoj bretaroj kie troviĝas laŭvicaj partoj de ĉio. Nu, probable tio ne estas la bona solvo. Ĉio, la ĉio, devus esti montrata tute, kiel tutaĵo, do prefere mezĉambre kie estas pli da spaco kaj oni ne devas klini kapojn pro oblikve falanta tegmento. Oni tamen timas, ke tuta ĉio, ĉio kiel tutaĵo, povus esti neperceptebla kaj nemontrebla, ĉar novaj kaj novaj partoj de ĉio, de la ĉio, estas daŭre produktataj kaj aldonataj. Jes, tio povas ŝajni ege bizara, sed ĉio, la ĉio, kreskas, pligrandiĝas. Ĉio, la ĉio, estas tre komplika kaj kompleksa, nekomprenebla kaj neregebla.

La dua parto, ĉe l'alia flanko de la parto meza, same granda kiel la unua parto, estas malpli grava kvankam la hierarkio signifas ĉi tie nemulte. Ne estas facile indiki ĝian funkcion. Oni diras biblioteko, ĉar la libraro vere troviĝas tie; al iuj ŝajnas impona, impresanta, al aliuloj tute normala, nu, peco de la Grandega Biblioteko. Eble tiu ejo meritus la nomon memorejo, aŭ imagejo, aŭ arkivejo, aŭ pensejo, sed ili estus nur aproksimaĵoj al nenio nin proksimigantaj... Ne, ne. Tien oni nur eniras kaj prenas iun libron por legado. Nenio plu. Nek tio estas la provizejo, magazeno de ŝanĝopecoj de ĉio. Tio estas la loko por nelonga sinbalancado en fotelo, do eble balancejo estus pli trafa nomo ol biblioteko... Plezure ke tuj apude, kvankam sambone ĝi povus troviĝi ajnloke kaj la fabriko daŭrus laboron. Pli bone aŭ malpli bone, kiu tio scias. Nu, mankus tiam la simetrio kiu estas nun. La flankaj ejoj kvazaŭ brakumas, protektas, defendas, kokonumas la mezan, tiele kreante impreson de iom suspekteme harmonian komplekson.

Ĉu la fakto, ke la ĉefa parto situas sur la akso nordo-sudo, do pro tio la akso salono-balancejo estas eosta-uesta, iel influis tiun impreson? Estas do kvar fenestroj, unu ĉe ĉiu direkto. La norda kaj suda estas horizontalaj, la eosta kaj uesta estas vertikalaj. Ĉu tio ion signifas? Ĉu tio gravas? Kaj kio troviĝas en la punkto kie du aksoj tranĉas unu l'alian? Vakuo. Malpleno. Nenio. Aŭ ĉio. Super la punkto devus esti l'aperturo zenita. Sed ne estas. La kamentuboj troviĝas flanke, simetrie, sed la truo en la tegmento estas en la loko difinebla kiel ajna, sed kio signifas ajna? Ĉu la mondo estas tiom fuŝa, tiom maldeca, ke meritas ajnecon, kaoson anstataŭ ordon? Nu, kaj kion signifas la manko de aperturo nadira? Terura turbulo, kiel terura turbulado...

Bagateloj, jen nur bagatelaĵoj, sed iuj uloj ĝuste pri tiaj bagateloj atentegas kaj konsideras tiujn kiel fundamenton decidantan je sukceso de la fabriko. Do, enkaze de tiu ĉi fabriko ili devus profunde pripensi ĉu tia aranĝo ne estas la garantio de malsukceso. Ĉu oni ne devus provi turni la tutan komplekson naŭdek gradojn dekstren? Kial dekstren kaj kial naŭdek gradojn? Ĉu dudek unu gradojn maldekstren ne estus pli bone?

Ne pri gradoj kaj direktoj temas, sed pri la vidaĵo trafenestra. Pri l'arbarĝardeno sovaĝeta kaj malhelverdajbluaj preskaŭ nigraj montetoj malantaŭ. Pri la dika tapiŝo de brunoraj folioj kovranta anstataŭ neĝo la grundon kaj gresojn dum la vintro kiu antaŭ longe malvintriĝis. Pri la nigra merlo plukanta velkintajn krispajn vinberojn per psikedele oranĝkolora beko.

Ĉe fenestroj, apud fenestroj – tabloj. En la suda parto de tramo (tiel estas nomata, foje, la meza parto) kie intelekto superas, laŭlonge de la vandoj staras tabloj faritaj el simplaj, krudecaj tabuloj. En la norda parto de la tramo (kial ne trajno vagono?) kie korpo superas, tabloj situas paralele al fenestro kaj iom diste: pli proksime malnova, fraksena, pezega meblo senornama, sen iuj ajn dekoraciaj profiloj; malpli proksime safirkolora plato sur lignaj kapridoj.

Kial safirkolora? Ĉu tio simbolas ion aŭ estas la plej kutima akcidenta elekto kiu montriĝis tre plezura kaj trafa kolora akcento en la modera interno? Sub la tabloj materialoj por produkti ĉion. Sur la tabloj maŝinoj kaj iloj por produkti ĉion. Iuj tre altnivelaj, eskvizitaj, kvankam ne estus malfacile trovi iujn multe pli altnivelaj; l'aliaj tre simplaj, eĉ primitivaj, kaj kvankam ne estus malfacile trovi eĉ pli primitivaj, pli krudaj, tamen estus malpli facile, primitiveco progresas multe pli malrapide ol moderneco kaj eskviziteco. Kaj ĉe vandoj simplaj bretaroj kie staras prototipoj, modeloj, jam pretaj ekzempleroj de novaj partoj de ĉio, de la ĉio...

Io pli? Iom da fatraso, kelkaj lampoj, grandega korbo por forĵetaĵoj, vertikala eskalero gvidanta al l'aperturo ajnloka kovrita per iom ĉifita klapo – malfermu ĝin, elstaru la kapon, eliru supren, estu super ĉio, la ĉio...

Nu, vere, nenio nekutima kaj speciala...


<<<