Mi ne scias. Mi neniam sciis tion kaj mi neniam tion scios. Mi neniam tion sciiĝos. Nu, ne gravas. Mi ne malesperas pro tio. Mi povas vivi sen tiu scio. Tamen mi ne povas vivi sen energio.
Tio signifas, ke mi kvazaŭ-scias. Mi scias kvazaŭ mi ne scius. Mi scias, sed mi ne SCIAS. Mi scias nur surface – mi ne scias profunde. Do mi ne scias... Verkante alie: mi komprenas tion nur vorte – mi ne komprenas tion malvorte. Senvorte. Forvorte... Vera komprenado jen komprenado malvorta. Vortoj estas nur iu pakaĵo kaj la pakaĵo kutime kovras, kaŝas tion kio estas pakita. Foje, sufiĉe ofte, pakaĵo provas informi nin kio estas ene, sed eĉ la plej honesta kaj zorga informo ne estos plena, tuta, ĉar ĝi ne povas esti tia.
Sed tio estas bone konata kaj ripeti tion senĉese estas simple teda.

Ĉu la konscio, ke mi scias kion mi serĉas sed mi ne scias kio estas tio kion mi serĉas, helpas je la serĉado aŭ malhelpas?

Oni diras, ke energio estas la kapablo de sistemo (aŭ de materio) produkti laboron. Sed oni diras ankaŭ, ke ĉiu sistemo strebas akiri la staton de tuta kaj plena pigreco, do malkapablo produkti iun ajn laboron. Alivorte: ĉiu sistemo volas malsistemiĝi (ĉiu kompono volas malkomponiĝi).
Kaj mi ne volas. Kio tio signifas? Ke mi ne estas la sistemo? Kio do mi estas?

Se mi estas daŭre kaj senĉese preta kaj kapabla produkti laboron, kaj mi vere estas, mi estas la energio. Se mi estas la energio, do mi estas ankaŭ la fonto de energio – mi ne scias ĉu ĉiam estas tiele, ke la fonto de energio estas samtempe la energio mem, tio ŝajnas ege komplika, sed ĉi kaze estas ĝuste tiele. Mi estas la fonto de energio por Liberlando.

Kaj ĉu Liberlando estas daŭre kaj senĉese preta kaj kapabla produkti laboron? Jes. Kompreneble, ĝi estas. Sed kia laboro? Ja ĝi ĉiam estas preta, por ke oni legu ĝin, por ke ĝi estu legata . . . . . . . Kvankam tio sonas sufiĉe konvinka, tamen iu ombro de dubo restas. Do ni ekprovu forpeli ĝin. Ekzemple tiel: legi jen energio kineta – esti legata jen energio potenciala. Oni ne povas legi ion se tio ne estas legebla, ne estas kapable esti legata . . . . . . . . Do ebla estus la sistemo preskaŭ fermita: mi movigas Liberlandon – Liberlando movigas min. Konsiderinte ke ĉi kaze la diraĵo Mi estas la ŝtato havas neniujn atribuojn de metaforo, mi estus la fonto de energio por mi mem . . . . . Jen sensencaĵoj kaj sentimentalaj supozoj . . . . . . . Mi daŭre tion ne komprenas. Mi daŭ
re komprenas nenion.