Nur konsonantoj. Kaj supozaj vokaloj. Supozeblaj. Nevideblaj.
Tamen unue oni devas kontroli ĉu kvar konsonantoj jen ĉiuj konsonantoj. Ja povas okazi, ke la vorto enhavas ankaŭ nevideblajn konsonantojn, do tiajn kiuj ne estis printitaj, sed troviĝas en la vorto.
Povas ankaŭ montriĝi, ke tiuj kvar konsonantoj estas la ĉefaj, do tial videblaj, dum neĉefaj konsonantoj estas nevideblaj, ĝuste pro tio, ke malpli gravaj. Sed kial ili estontus malpli gravaj. Kial en la vorto SPRinTo n estontus malpli grava ol s p r kaj t ? Tio estas eĉ pli stulta, malprudenta, nekomprenebla ol kaŝi vokalojn. Escepte nur se oni uzas la lingvon kie konsonantoj ege dominas – ekzistas tiaj lingvoj kaj ili malestimas vokalojn kaj konsideras tiujn kiel malvaloraj kaj malgravaj, do pro tio neskribindaj kaj neprintendaj, ja ĉiuj scias kiujn vokalojn kaj kie oni devas diri, kio rezultas el klara kunteksto... Kaj ĉi tie mankas kunteksto. Vakuo ĉirkaŭe. Malpleneco... Ĉar se oni uzus la lingvon kie vokaloj ege dominas, tiam oni povus ne skribi konsonantojn (tiam en la Lando de Longa Blanka Nubo la nomo de tiu lando aspektus jene: AOEAOA – feliĉe neniu en tiu lando scipovis skribi). Tamen ĉi tie ni havas la lingvon kie konsonantoj dominas nur iomete. Do kaŝi, hazarde, lote, ankaŭ konsonantojn, transformus la legadon en penega solvado de puzloj. SPRT ankaŭ estas la puzlo, sed sufiĉe facila kaj postulanta nur elekti unu vorton el la kelkaj, do sufiĉas nur iom da sprito, profunda saĝeco ne estas necesa.

SPRiTo Probable temas ĉi kaze pri aĵo aŭ fenomeno. Sprito estas mensa kapablo. Kio estas mensa kapablo: aĵo aŭ fenomeno? aŭ eble verbo?

SPiRiTo Spirito en la lumo? Spirito en la helo? Ne.

eSPeRaTo Eblas aŭ maleblas io tia? Eblas, ke io kio eblas en la lingvo, maleblas en la vivo.

SPaRTo Ĉi tie? Ne. Ne ĉi tie kaj ne nun. Sparto jam estis. Oni diras, ke la historio ŝatas ripeti sin, sed oni ankaŭ diras ke nenio okazas du fojojn.

SPoRTo O! Ho! Jes! SPORTO. Kompreneble. Kaj tiu ĉi aranĝo de literoj, simila al aloj de ventmuelilo. Sugestanta ĝuste tiun mankantan o. Nu, ankaŭ la ombro de kunteksto – proksime troviĝas la stadiono.

Do estu SPORTO. Ĉu puzlosolvado estas ankaŭ sporto?