Probable neniuj konkursoj je sidado okazis ĝis nun – interese, ĉu ne? Kaj ja sidado ankaŭ bezonas penon kaj forton. Ne estas facile teni la korpon en iu pozicio, ne ĉiam komforta, aŭ komence komforta kaj poste terure laciganta. Kompreneble, indiki kiu sidis plej rapide estus sufiĉe malfacile, kvankam ege fascine – jam difini kaj kalkuli la rapidon de sidado estas nekutima defio, sufiĉas konsideri la simplan fakton ke ĉi kaze plej rapide ne signifas plej mallonge (plej malgrandan kvanton da sekundoj aŭ minutoj), kiel en kaze de kurado. Je sidado la distanco ne estas la spaco, ĝi estas la tempo, do oni devus demandi tre bizare: kiu trasidis plej rapide la distancon de dudek minutojn? ...... Nekompareble pli facile estas indiki kiu sidis plej longe – certe, plej longe koncernas kvanton da minutoj aŭ horoj. Do, la demando: kiu sidis plej longe? egalus la demandon: kiu trakuris plej longan distancon? ...... Sendube pli malfacila estus rigardado kaj kuraĝigado, precipe kiam la konkurantoj devus sidi senmove – sidado mova, kun ebleco movi sin, estus iom pli alloga, sed nur iomete. Multe dependus de tio, sur kio la konkurantoj estus sidantaj (ankaŭ antaŭ kaj malantaŭ kio, tamen tio sendube malpli) – ĉi tie oni povas uzi imagpovon senlime .... Tute alie ĉio aspektas en kaze de eksido. Jes, eksidi (sidiĝi kaj sidigi) jen io tute alia ol sidi. Ekzemple: eksidi sinsekve sur kelkdek numeritajn seĝojn aranĝitajn kaose. Aŭ eksidi la balancoseĝon cent fojojn (kaj poste sin balanci! jes, poste balancado). Aŭ eksidi sur la grundon, la kruroj streĉitaj antaŭen, tuŝantaj la teron per femuroj kaj suroj.

KAJ TIEL PLU. Kaj tiel plu. Kaj tiel plu. Kaj tiel plu...

Ne estas la vero, ke sidado mankas la elementon de konkurado, de rivalado. Ja oni bone scias, de ege longe, ke ni havas du specojn de konkurado: kontraŭ iuj aliaj kaj kontraŭ sin mem. Eĉ se la unua speco de rivalado estas apenaŭ trovebla en sidado, jen la dua speco estas facile rimarkebla, kaj ĝia nivelo povas esti eĉ pli alta ol je aliaj sportaj disciplinoj. Nu, sidu ĝis la fino kiam la tuta korpo doloras kaj rigidiĝas, de piedpintoj ĝis haroj sur kranio, kaj eĉ pli suferas la menso ofte nomata animo.....

Tamen, volante sekvi la olimpikan frapfrazon pli rapide pli alte pli forte ni elektas senhezite pli rapide. Sendube pli alte kaj pli forte estas multe pli allogaj. Ĉiu ja volus sidi plej alte. Ĉiu ankaŭ volus sidi plej forte. Sed ni preferas pli rapide. Ni ja amas absurdan abstraktecon.