Milito ne estas bona.
Neniu milito estas bona.
Ĉiu estas terura, fiaĉa.
Ajna formo de milito (milito en iu ajn formo) meritas nek laŭdon, nek estimon, nek admiron, nek ravon. Tamen la milito imitata estas pli bona ol la milito vera, same kiel kvazaŭ-bataloj kaj kvazaŭ-luktoj estas pli bonaj ol bataloj kaj luktoj, estas eĉ iomete malpli stultaj.

<<<