Mankas ĉi tie iu lago. Lago kun akvo ne tro varma kaj ne tro malvarma. Kun akvo ĝusta por mia korpo. Por ke mi povu mergi en ĝi mian korpon trankvile, sentreme, sen movoj violentaj kaj abruptegaj. Por ke mi povu mergiĝi en tiu akvo sen bruaj disŝprucoj kaj spektaklaj fontanoj kaj gejseroj. L'akvosurfaco daŭre estus glata, kvankam iom ondigita, sed ne sovaĝe kirlita, kaj senŝaŭma. Ne, mi ne nepre devus vidi la fundon. L'akvo en la lago ne devas esti travidebla, ankaŭ ne devas esti blua. Ĝi estus malhela, iom mistera – kiel kutime. Pli grava estus tio, ke la ĉielo en ĝi speguliĝu. Por ke naĝu kaj velu en ĝi blankaj nuboj – tiam mi sentus min kvazaŭ mi naĝus en la ĉielo. Ja naĝado iom similas al flugado... Tamen la plej grava estas tio, ke mi havu la ĉielon super la kapo. Tiam naĝante dorse mi povus rigardi ĝin. Kaj estus tiam bele, vere belege. Plej bone estus naĝi pere de stilo sufiĉe ne populara, laŭ multaj konsiderata kiel vere bizara, nome rane-dorse (aŭ dorserane). La kruroj faras movojn tre similaj al la movoj dum brustonaĝado, dum la manoj ne – la manojn oni tenas laŭlonge de la torso, poste disŝovas tiujn flanken, samkiel papilio apertas la flugilojn, kvazaŭ tiuj kreus literon W – tiam la manoj rastas akvon kaj revenas al la torso. Verŝajne de spure kaj de sube la naĝanto similas iom al oktopodo aŭ iu alia cefalopodo kiuj ankaŭ uzas la simplan regulon de jetmotoro, la reagoforton... W-naĝado, aŭ oktopoda naĝado, havas la saman avantaĝon kiel brustonaĝado, rannaĝado: vi naĝas ne en surdiganta kaj blindiganta kirlo de ŝaŭmo, sed tra mallaŭta plaŭdado trankvile studante trajektoriojn de birdaj flugoj kaj etan disvibrumadon de konturoj de bordoj kiuj imitas la linion de teksto, aŭ eĉ ne imitas sed estas tiu.

Akvo estas nepra. La lago de literoj ne sufiĉas. Vi ne mergos la korpon en la tekston. Verŝajne la korpo estas la menso – ĉar la menso jen la korpo. Verŝajne la menso estas parto de la korpo, ĉar la korpo estas porto de la menso. Verŝajne la menso ne ekzistas sen la korpo, samkiel la korpo ne ekzistas sen la menso. Verŝajne estas multaj aliaj variantoj... Estas kiel estas. Tamen la korpon oni devas mergi en akvon. Kaj se la korpon, tiam ankaŭ la menson.

Kaj la maldiligenta, vasta, larĝa rivero? Provu naĝi kontraŭflue, tiel rapide kiel la fluo – tiam vi pendos en la akvo samkiel la sago de sofistoj pendas en aero.... Tio estas stulta. Vi daŭre vidos la samon. La saman bordon. La saman parteton de la bordo. Samkiel vi alfiksus l'okulojn al nur unu vorto. Kaj se vi naĝus dorse (pendus surdorse), tiam vi vidus la saman parton de la ĉielo, kaj ja ĉiu plej eta parto de la ĉielo estas malsama, diversa, la ĉielo estas la mozaiko de diversaj pecoj. Vere rigardindaj.