Mi ne ŝatas kuri... Nu, mi troas.
Mi ŝatas kuri... Nu, mi ankaŭ troas.
Do, mi nek ŝatas, nek ne ŝatas.
Oni diras kaj skribas: la vero kuŝas meze.
Ne, ĉi tie la vero troviĝas inter.
Kaj iom pli proksime al ne ŝatas.
Do ne meze (se la mezo estas nur punkto).



Mi preferas iri ol kuri.
Mi estas longdistanculo.
Mi povas iri preskaŭ senfine.
Mi ne povas kuri preskaŭ senfine.
Mi povas kuri nur iom, nelonge.
Oni devas trejni kuradon.
Oni ne devas trejni iradon.
Ja ni iras daŭre. Senĉese. Ĉiam kaj ĉie.
Dum ni kuras nur de tempo al tempo.

Vetirado estas io vere bizara.
Se ni volas konkuri, tiam ni kuras.
Kurado servas por translokiĝi rapide.
Irado servas por translokiĝi normale.
Normale signifas ne rapide.
Almenaŭ tiele estis antaŭe, iam.
Nun ne estas tiele. Nun jam ne devas esti tiele.
Nun ni translokiĝas pli rapide senmove.
Ne temas pri teleportado, tute ne.
Nun ni kuras por kapti aŭtobuson.

Tamen tio ne estas kaŭzo por lamenti.
 
Vivas uloj kiuj volas transkuri vastan dezerton.
Nur por granda malplezuro. Por turmentiĝi sate.
  Aperos uloj volantaj transkuri surfunde la oceanon.
Pri tio oni ne povas dubi.
Ĉu ekaperos uloj kiuj deziros trakuri Liberlandon?
Jen grandega defio! Jen plej tortura turmento!

Kurado ĉesis esti bezonata.
Ĝis iu grado.
Ĉio kio ne estas bezonata estas bizara.
Ĝis iu grado.
Tial oni elpensis obstaklokuradon.
Oni ne elpensis obstakloiradon.
Bone. Obstakloirado estus neeltenebla.

Kurado estas belega.
Irado estas malbela.
Ne ĉiuj kaj ne ĉiam kuras bele.
Sed iuj kuras rave.
Oni ne povas ĉesi rigardi ilin.
Ĉiuj ĉie iras nespeciale, meze.
Se ne malbele, tiam tutcerte ne belege.
Neniu nenie iras belege.
Ho ne! Katoj iras belege.
Jes! Katoj iras!
Kaj hundoj ne iras. Hundoj nur kuras.
Katoj iras belege kaj kuras belege.
Hundoj tute ne iras kaj kuras graciete.

Kaj helikoj rampas rave.

Mankas konkuro pri belece de kurado.
Domaĝe... Do, ĝi estu.