Mi ŝatas iri. Mi ŝatas iri rapide. Mi ne ŝatas iri malrapide. Mi ne ŝatas iraĉi, vagi, promeni.


Mi ne ŝatas iri malrapide, testude, ĉar mi ne povas. Tio signifas – mi kapablas iri malrapide, eĉ tre malrapide, sed tiam tuj ekdoloras min la dorso kaj la doloro baldaŭ iĝas neeltenebla. Eble mia korpo sciis tion pli frue, dekomence kaj tial ĉiam volis iri rapide. Kaj faris ĉion por ke mi ne ŝatu malrapidan testudan pigran iradon. Tial mi neniam promenis, ĉar oni promenas ĉiam malrapide. Rapida promeno ne estas promeno – rapida irado estas malo de promenado... Tio estas interesa, tio sugestus, ke mia korpo ne estis dependa de mi. Se ĝi ne estis tute sendependa, do almenaŭ iugrade. Ĝi faris decidojn pri kiuj ĝi tute ne informis min, ne konsultis ilin kun mi. Ĝi manipulis min. Kompreneble, mi manipulis mian korpon. Kial ne? Estas interese, ĉu ĝi sciis tion. Se ĝi ne sciis, tio signifus, ke mi ne estis mia korpo kaj mia korpo ne estis mi. Almenaŭ ĝis iu grado. Interese – ĝis kiu?... Tio kion mi verkas estas almenaŭ stranga, ĉar ŝajnas tute mala je la profunda sento de unueco kun la propra korpo kion ĉiu spertas. Kvankam de tempo al tempo la separo estus vere utila. Ekzemple, kiam io okazus je la korpo. Tiam tio okazus nur je la korpo, ne je mi mem – la korpo kontuziĝus, mi ne...


Tamen ne nur la nevidebla, ie profunde ene kaŝita korpa kripleco respondecis pri mia amo al rapida irado. La naturo de mia irado estas teleologia. Mi ĉiam iris kaj iras ien kaj por io. Mi neniam iraĉas sencele. Ĉu oni eblas iri sencele? Uloj kiuj ŝatas ireti kaj iraĉi sencele, faras tion ĝuste tiucele, por akiri la sencelecon. . . . . . . Nu, kaj kiam ili jam akiros sencelecon... ? Ja mi povis iraĉi, vagi, rapide, sed mi tion ne faris. Eble domaĝe. Eble mi devus. Mi perdis ion, mi ion ne spertis... Sed anstataŭ mi spertis ion alian, ion alian mi ne perdis. Ĉiam estas tiele kaj ni ne ĉagreniĝu pro tio . . . . . . . . Ĉiufoje mi transpasas la straton, je kruciĝo, je zebropasejo, mi provas transiri ĝin plej rapide. Aperas verda lumo kaj mi ekas. Mi vetkuras. Kutime mi venkas, ĉar probable neniu el transpasantoj vetkuras, do neniu scias, ke tio estas vetkurado. Sprinto. Neniuj premioj. Neniuj medaloj. Neniuj flagoj flirtas surpinte de altaj mastoj. Ne aŭdeblas himnoj. Ne krias amasoj da spektantoj... Ĉu tio estas sporto? Ĉu tio estas la esenco de sporto? . . . . . . . Kaj poste mi jam ne vetkuras. Mi iras rapide, sed tute ne interesas min ĉu mi iun superas aŭ ĉu iu superas min.

Nun, post multaj jaroj de irado, mi daŭre iras rapide, kvankam ne tiel rapide kiel antaŭe. Tio estas normala. Nenormala, sed ege interesa, estus tio, se mi irus pli rapide. Se mi irus pli kaj pli rapide. Se mi irus pli rapide ol mi rajdus bicikle. Ol mi veturus trajne. Se mi irus tiel rapide, ke neniu povus vidi min. Mi malaperus pro rapido de mia irado. Tro disten mi alirus.