Nenio komplika tio estas. Flugado vere estas simpla agado. Sufiĉas nur kuri kelkajn paŝojn, por iom rapidiĝi, kvankam tio ne estas nepra, eĉ ne necesa, sufiĉus eĉ iri, kaj la lasta paŝo el tiuj kelkaj devus esti pli longa, kvazaŭ ĝi estus la unua paŝo de trisalto, sen surteriĝo, kompreneble . . . . . . . . Jes, sufiĉas nur ne surteriĝi . . . . . . Oni ne devas frapi la manojn, nek despere, imaginte teruran falon surteran, nek flue, mole, imagante esti birdo. Oni ne devas movi la krurojn, imagante ke oni kuras en la aero densa samkiel akvo. Nenion oni devas imagi. Sufiĉas nur ne surteriĝi. Sufiĉas nur pendi en aero. Sufiĉas nur belege ŝvebi . . . . . . . . . .

Kiu pli bele? Kiu pli alte? Kiu pli longe? Kiu rigardos pli vaste? Kiu vidos pli multe da mondo?