V E P R A Ŭ P O . La besto diserigita. D i s p e l i t a  kaj  d i s p e r s i t a . La besto unika. Ununura kaj samtempe ĉie ĉeestanta – tio indikus, ke ĝi estas unu kaj treege granda, tamen tio estas nur la supozo ĉar enkaze de  v e p r a ŭ p o  nenio estas certa. Do oni ne devas organizi specialajn, tre multekostajn ekspediciojn por renkonti ĝin, kio iujn malgajigos profunde kaj aliulojn entuziasmigos. Tiom facile vi povas renkonti la  v e p r a ŭ p o n  kiom malfacile vi povas ĝin ekvidi. Vi rigardas ĝin kaj ne vidas ĝin. Vi vidas multajn aliajn bestojn kaj bestetojn, sed vi ne vidas la  v e p r a ŭ p o n . Vi ne vidas ĝin, ĉar vi estas ene de ĝi. Kio ne signifas, ke ĝi voris vin, glutis aŭ absorbis. Ĝi tion ne faris, ĉar mankis por tio iu ajn kaŭzo. Ĝi nutras sin per io alia, ne per vi, ne per oni, ne per iu alia. Oni ne scias per kio ĝi nutras sin. Oni ne scias ĉu ĝi nutras sin. Ŝajnas, ke manĝado tute ĝin ne interesas. Vere, bedaŭras perdi senĉese tempon por akiri manĝon, bedaŭras perdi senfine energion por serĉi nutraĵon. Tiele tio aspektas, sed povas aspekti tute alie. La  v e p r a ŭ p o  estas organismo mistera. Ŝajnas, ke profunde ekzamenita kaj esplorita, ke ni scias ĉion pri ĝi, dum montriĝas ke tio koncernas nur ŝajnoj, eksteraĵoj, vualoj kaj kamuflaĵoj. Kvazaŭ ni scius ĉion pri vestaro kaj nenion pri la korpon kovritan per vestoj – ekzemple, ni scias ke  v e p r a ŭ p o  povas esti kovrita per skvamoj, plumoj, hartufetoj, tegoletoj kitinaj aŭ kalcitaj, kaj ĉu tia scio vere valoras? Oni ne povas konstati sendube ke la  v e p r a ŭ p o  ne voris nin, ĉar povus okazi, ke ĝi tion faris, sed tiel subtile, tiel delikate, ke ŝajnas al ni, ke ĝi tion ne faris, ke ni faris tion, eniris ĝin, aŭ nur trairas ĝin, kaj ĝi tute ne interesiĝas pri ni, eĉ ne rimarkis nin, kvazaŭ ni estis nemateriaj fantomoj trafluantaj dikajn murojn, kvankam multe montras, ke estas male, ni ja ne dubas pri nia materieco, almenaŭ plimulto da ni, ni ne havas la saman certecon pri materiecon de  v e p r a ŭ p o . Pensante pri tio metafore la  v e p r a ŭ p o  estas kvazaŭ la fiŝbenko. Tiu ĉi komparo bone prezentas la karakteron de  v e p r a ŭ p o , kvankam estas tute maltrafa; por ke ĝi estu trafa, ĝi devus esti same dispersita kiel la  v e p r a ŭ p o  mem, tamen kion tio signifus? Ĉu iu povus doni la ekzemplon de la metaforo dispersita? La  v e p r a ŭ p o n  oni ne povas desegni, ĉar ĝia ekstera formo estas tro ŝanĝebla kaj nestabila – multe pli facile oni povus desegni la nubon, ĉar la nubo aspektas kiel la roko granita. Oni ne povas konkludi, ke same ŝanĝebla estas la formo interna. Kvankam ni estas en ĝia interno, ni vidas la  v e p r a ŭ p o n  de ekstere, tute kvazaŭ ĝi estus reversita. Estas ĝuste tiele. Aŭ alie. > > > >