La rezervejo estas kiel la libro. La libro estas kiel la rezervejo.
Tio estas la metaforo.
La rezervejo estas la libro. La libro estas la rezervejo.
Tio estas la troigo.
Kio estas inter la metaforo kaj la troigo?

La libro staras sur la breto puŝita inter aliaj libroj. Iu elektas ĝuste ĝin. Pro iu kaŭzo. Prenas ĝin kaj komencas legi. Ne faldas foliojn. Ne lekas la fingron (por turni la folion). Nu, havas purajn manojn kaj ne lasas grasajn spurojn surpapere. Tamen iajn spurojn faras. Ja ne havas specialajn blankajn kotonajn gantojn. La gantoj ankaŭ lasas iajn spurojn. Se tiaj puraj legantoj estus sufiĉe multaj, la libro estus finfine mortlegita, foruzita. Miloj da plej zorgaj malfermoj kaj da plej delikataj tuŝoj dispecigus ĝin tute, neniigus, detruus (kvankam ĉu la detruo okazos pli aŭ malpli frue kompreneble gravas). Kaj ja estas uloj, kiuj ŝatas marki aŭ desegni aŭ substreki ion en la libro. Estas iuj kiuj volas noti ion marĝene. Estas tiuj kiuj faldas paĝangulojn, por ke ne perdu sin en labirinto de rakonto. Estas tiuj kiuj pretas forŝiri la folion pro diversaj kaŭzoj, ofte kontraŭaj kaj malaj. Estas tiuj kiuj volontege kaj pasie detruus, forbrulus la libron (kaj ofte tion faras) konsiderante ĝin kiel pli danĝeran ol variolo, pli venenan ol ĵararaka tokso. Estas multaj aliaj, tro multaj, por ke oni faru la plenan liston. Escepte nur se iu sin dediĉus al tio...

Do eble estus pli bone, ke neniu legus la libron. Aŭ tralegus ĝin nur tiu kiu ĝin ne ne vundus, ne damaĝus. Tamen oni bone ne scias en kio tiu vundo aŭ damaĝo konsistas. Sed por kio verki la libron kiun neniu povus tralegi? Ĉu ĝusta estus jena komparo: por kio arbaro kreskus, se neniu povus promeni tie? Arbaro ne kreskas por ke iu promenu tra ĝi. Arbaro kreskas. Jen ĉio. Tio sufiĉas. Ĉu la samo okazas enkaze de libro, aŭ konsideri tion estus simpla troigo?

Kaj se la biblioteko estus la rezervejo? Rezervejo de libroj? Aŭ de si mem, de iu vivmaniero kiu foriras, falas en forgeson? Se ni iam fine lernos legi la mondon, ĉu ni daŭre necesos librojn? Ĉu necesa estas bastono, se oni jam iras bele? Ho, pli frue ni iĝos analfabetoj transformante bibliotekojn (kaj librojn) en nekompreneblajn konstruaĵojn kun enigma, tenebra funkcio.

Kaj se LIBERLANDO estas la rezervejo? Rezervejo de kio?