Jen la birdo. Staranto. Starulo. Ne flugas. Ne kuras. Ne saltas. Ne iras. Ne sidas.
Staras. Nur staras kaj staras. Faras nenion alian. Nur tion. Staras kaj estas.
Estas nur unu. Nur unu kaj nur ĉi tie. Estas en neniu alia loko de tiu ĉi mondo.
Des pli estas en neniu alia loko de iu alia mondo. Jen ĉio kion ni scias pri ĝi.
Tio tute sufiĉas. Eĉ iom troas.