N A T U R O

Ĉu estas iu vorto en tiu ĉi lingvo, samkiel en la aliaj, kiu povus anstataŭi naturon? Ne. Nu, jen laŭvica strangaĵo de la stranga lingvo. Sed aliaj lingvoj havas aliajn, siajn, proprajn strangaĵojn. Kaj ankaŭ estas strangaj. Ĉiuj lingvoj estas strangaj. Lingvoj ne povas esti ne strangaj. Ja ili priskribu la strangan naturon. Uzante nebizaran lingvon oni ne povus priskribi bizaraĵojn de la naturo.
Kio do estas NATURO?
Naturo estas ĉio kio ne estis farita de homoj, ĉio kio faras sin mem, ĉio kio aperas kaj malaperas mem, ĉio kio iĝas kaj naskas sin mem. Tion pensas homoj. Se ili pensas – homoj opinias, ke ili pensas, sed tio tute ne signifas, ke ili vere pensas, ĉar pensado povas konsisti en io tute alia, povas esti io alia, iu alia procezo ol ili konsideras, ke pensado estas. Sendube termitoj pensas la samon: naturo estas ĉio kio ne estis farita de termitoj. Se termitoj pensas – termitoj konsideras, ke ili pensas, sed tio tute ne signifas, ke ili vere pensas, ĉar pensado povas konsisti en io tute alia, povas esti io alia, iu alia procezo ol ili opinias, ke pensado estas. Kaj la birdoj pensas, estas konvinkitaj, ke naturo estas ĉio ne farita de birdoj... Kaj tiel plu. Ĉiam ni kaj naturo. Ni super naturo. Ni super ĉio.
Revenu al homoj. Ŝajnas, ke libroj estas la bona ekzemplo de tio kio ne estas naturo. Ankaŭ literoj, vortoj, frazoj. Tio estas klara, klarega. Se oni rigardus tiujn pli atente, se oni analizus tiujn profunde, tiam montriĝus ke tie estas malhele kaj malgaje kiel en la densa arbaro, kiel sur la marfundo kie loĝas monstroj neimageblaj. Nu, multe pli klara ol la homoj mem. Ĉar la homoj ankaŭ estas faritaj de homoj. Tial, laŭ homoj, ili ne estas naturo. Tute. Laŭ homoj ĉio kion faras homoj estas kulturo. Do ankaŭ homoj. Kulturo estas nenaturo. Kulturo estas malo de naturo (kvankam imitas naturon kiam nur povas kaj kiel nur scipovas).
Jena difino estas tre simpla kaj ĝenerala. Kaj tia devus al ni sufiĉi. Ni nur mencios, ke estas multege da aĵoj kiujn homo faras kaj ne konsideras tiujn kiel kulturo. Tamen vidas tie neniun kontraŭdiron, ĉar pensas, estas profunde konvinkita, kiel birdoj, ke tiujn aĵojn produktas la organismon, kaj la organismo de homo ne estas la homo mem (termitoj kaj birdoj sendube tion konfirmus, ĉiuj aliaj estaĵoj ankaŭ, se ni nur povus kompreni ilian balbutadon). Tiele tio kio estontus ege simpla, iĝis terure komplika. Almenaŭ tie malantaŭ la barilo kaj ekrano. Kaj kiel estas ĉi tie, ankaŭ malantaŭ la barilo kaj ekrano sed ĉe alia flanko? Do en kaj sur la ekrano, sed nek en nek sur la barilo – io pensinda...
Tie ĉi estas nur literoj. Kaj el tiuj literoj oni povas komponi diversajn vortojn. Konstrui verajn kaj variajn turojn...

Ĉio ĉi estis sciata dekomence, do la tuta ĉi-supra argumentado ne estis kaj ne estas necesa, sed jam farita ĝi restu. Ja iam, samkiel ĉiu balaaĵo, forĵetaĵo, sekrecio, ĝi estos reciklumita, rekombinita, transformita kaj eble estos produktita el ĝi io vere necesa, ekzemple la bestiaron, la balbutaron, la literaron...

<<<