La bestio ege ridinda. Ridiga. Ĉiam ridanta. Ĉiam bonhumora. Gajega. Oni povas renkonti ĝin ĉie tamen ne tiel facile kiel oni supozus. Hihohotamo ŝatas sin kamufli. Ŝatas kaŝludi. Ofte ŝanĝas sian formon – aliaj formoj ne estas subspecioj, nek specoj, ili estas ĝuste kaj nur aliaj formoj, ekzemple: hahahatamo, hahihotamo, hihihitamo. hehohotamo... nu, nombregaj estas kombinaĵoj de hi, ho, he kaj ha. Kaj de nombregaj aliaj ridaj fonemoj el nombregaj aliaj lingvoj kiuj ni ne konas kaj ne rekonas dum hihohotamo konas kaj rekonas facilege.

Kaj



? Ho, jes! Hiphophotamo! Ni ne devas forgesi ĝin.