- - - - - kaj ĉi-momente oni povas ekdubi: insektoj en la spaco ideala? malpuro kaj malpuraĵoj en la spaco ideala? ĉu tio signifas, ke jen la spaco ideala por malpuraĵoj, aŭ ke ekzistas la malpuraĵoj idealaj? kaj kial ili ne ekzistu? la malpuro ideala sendube estus nepurigebla, neforigebla – jes – jena estus ĝia ĉefa kaj baza trajto, sur tia fundamento estus apogita ĝia idealeco, ĉar ĝuste forigebleco, purigebleco, estas ĝia plej granda malforteco - - - - - jes: nur malpuro neforigebla nomindas ideala; aliaj ĝiaj atributoj ne estas gravaj kaj esencaj, ĉu gravas tio ke ĝi ĉirkaŭe disvastiĝas murdantan odoraĉon, ke ĝi blindigas nin per sia hideco, se ni povas forigi ĝin facile? - - - - - - - tamen kiel oni povas kombini neforigeblecon de malpuro ideala kun la fakto, ke en la spaco ideala malpuraĵoj idealaj, estante la entoj idealaj, nur aperadas? ili ne kreskas, ne amasiĝas, sed nur aperas kaj poste malaperas (ja tiele tio estas priskribita) – aŭ trafluas la spacon samkiel nuboj - - - - - - ĉu la malpuro neforigebla povas aperadi kaj malaperadi? se ĝi povus, ĝi estus la malpuro absurda – do ideala - - - - - - - - nu, kaj insektoj? mi komencis pri insektoj kaj tuj ekokupis min pri malpuraĵoj, kvazaŭ la insektoj estus ĝuste malpuraĵoj – kaj ĉu ili estas aŭ ne estas? foje estas, foje ne estas . . . . . . ne gravas . . . . . se temas pri insektoj idealaj, oni probable devus viziti la Fakultaton de Maŝinoj Ekstremaj kaj serĉi ilin tie, se temas pri insektoj neidealaj, oni probable devus viziti la Naturrezervejon kaj serĉi ilin tie, kvankam sengarantie, ke iujn ajn estos trovitaj – garantiita estas nur daŭra puzlumado, dank'al demando atendata, supozata, facile travidebla: ĉu Liberlando estus la lando ideala, se ne flugus tra ĝi hidaj muŝoj kaj belegaj papilioj?