En la bieno ideala ĉio devus esti ideala. Ĉiu ĝia parto devus esti ideala kaj ĉiuj kune, kiel la tuto, ankaŭ devus esti idealaj.
La bieno ideala ne devas troviĝi en la spaco ideala, kvankam ĝi povus – se ĝi troviĝus en la spaco ideala, tiam ĝi estus eĉ pli ideala.
Sed la formo de la bieno ideala devus esti ideala. Se la globon (la sferon) oni konsideras kiel idealan, do havantan la formon idealan, tiam la bieno ideala devus esti globa (sfera). Kaj glata. Glateco ŝajnas pli ideala ol aspreco kaj ĉiuspecaj sulkoj kaj sulkeco (aspraĵoj kaj sulkoj ja ankaŭ povas esti idealaj aŭ ne).
Kion tia globeco de la bieno signifus? Ke ĉio el kio tia bieno konsistus, ĉiuj ĝiaj partoj estus ideale enpremitaj en la globon (sferon), ideale do tiel, ke en la globo estus neniu vakuo? Prefere ne, ĉar se estus tiele, neniu kaj nenio povus movi sin en tia bieno, eble nur tiel kiel movas sin grajnoj grenaj en la sako malloze plenigita. Ho, ne bona estas tiu ĉi metaforo, ĉar grajnoj, pro sia formo neniam tuŝus tutsurface unu la alian. Oni devus kompari tion al kilogramo (ekzemple) da sukeraj kubetoj en paralelepipeda skatolo tuj antaŭ malfermo... Kaj se jam estis alvokita la problemo kiel senfende plenigi la spacon, tiam la globo estas tute malideala ĉi-aspekte. Nekomparebla al la kubo. Kaj se iuaspekte ĝi ne estas ideala, tiam ĝi ne estas ideala entute. Io estas ideala kiam estas ideala ĉiuaspekte. Escepte nur se ni konsiderus kiel neidealan ĝuste la ideale plenigitan spacon. Tiam la kubo ne estos ideala – tiam ideala estos la globo, ĉar ĝi ideale ne plenigos spacon, kaj la fendoj estos idealaj kuboj konkavaj (ĉu tiele? kian solidon estos la spaco inter kvar globoj tuŝantaj unu l'alian? kaj inter tri?)...
Eĉ sen plua esploro de detaloj estas klare videbla, ke tri dimensioj donas klopodojn, do ni forĵetu unu dimension, ne gravas kiun, kaj konstatu, ke la bieno ideala estas unu el sekcoj de la ideala globo (sfero), do havas la konturon cirklan. La cirklo ankaŭ ŝajnas la figuro ideala (ĉar la sekco de la solido ideala devas esti la figuro ideala, certe kondiĉe ke oni sekcis ideale), kvankam ĝi tute ne estas tia, ĉar cirkloj ne plenigas la ebenon (surfacon) sur kiu ili estas desegnitaj. Faras tion heksagonoj (sesanguloj) kiuj krome havas la plej bonan (ĉu idealan?) proporcion de surfaco al cirkonferenco... Nu, kaj? Sambone la bieno ideala povus esti triangula, aŭ multangula, aŭ ameboida kun senĉese sinŝanĝanta bordlinio (sed kun ĉiam la sama surfaco). Ne pri mirakle belaj formoj kaj konturoj temas. Iu ulo transbarila kutime diris: ne gravas kiukolora estas la tegmento, gravas ke ĝi ne likas.
La formo de la bieno ne gravas. Gravas la funkcieco. Por ke la distanco de ĉiu loko al ĉiu loko estu plej mallonga – do por ke ĉiu loko troviĝu en la sama distanco de ĉiu alia loko. Aŭ por ke ĉio troviĝu en la sama loko. Kvazaŭ ĉiuj vortoj de la teksto sur unu paĝo estus printitaj en la sama loko, unu sur alian – tiam niaj okuloj ne devus kuri tra paĝo, de unu ĝia rando al l'alia – sufiĉus nur unu ege penetrema rigardo ĉion trapikanta - - - -
Multaj homoj konstatus, ke ideala estas la bieno kie oni ne devas labori, en kiu ĉio memlaboras. Ne gravas metodo, kiel tio estus okazonta – tio ne estus la problemo de la bienulo – iel, iamaniere... Tamen de tempo al tempo estas plezure labori. Iuj ŝatas tion. Konsideras, ke observi belegajn vegetalojn elkreski el grajnoj kiujn ili propramane metis en la grundon, estas ago fascina. Kompreneble, ili ne protestus, kiam pomoj falus sendifekte, poste rulus ĝentile al la kesto kaj ensaltus ĝin (ho tion tiuj ne devus fari, ĉar kestoj starus ĝuste sub la arbo, do tiuj falus direkte en kestojn, sendifekte), kvankam ili mem volonte forŝirus kelkajn, ja tuŝi la sukoplenan frukton varman pro suno estas spertaĵo kortuŝanta, kial do ili rezignus ĝin? Eĉ forŝiri tutan keston da pomoj estus io plezura. Tamen forŝiri multajn kestojn da pomoj estus io vere malplezura. Same malplezuraj estus ĉiuspecaj kataklismoj. Grandaj kaj grandiozaj kataklismoj. Ĉar malgrandaj kataklismoj estus plezura distraĵo en monotoneco de senĉese sukcesa rikoltado. Do, se de tempo al tempo io sekiĝus aŭ malkreskus aŭ rompiĝus, ne estus malbone. Ankaŭ ĉiuj entoj trudemaj kaj hidaj ne estus vidataj kun plezuro. Oni bezonus interkonsenti, ke ili plenumu siajn taksojn kaj faru sian nepran laboron senapere.
Interesaj estus arboj multfruktaj. Je du variaĵoj: fruktantaj alterne – ĉi-sezone pomoj, en la sekva bananoj, en la sekva nuksoj . . . . . (subvariaĵoj sezonaj, monataj, semajnaj aŭ ajnperiodaj), kaj arboj fruktantaj samtempe, sed diverse sur diversaj branĉoj. Dua variaĵo ŝajnas pli interesa, ĉar branĉoj povus havi diversajn foliojn kaj florus tute diverse.
Kiel kutime la vetero estus tre grava. Pluvus nur tiam kiam bezonus kaj tie kie pluvo estus bezonata. Vento blovus nur tiam kiam estus necese. Suno ankaŭ lumus tie kie kaj tiam kiam bezonus lumi. Nuboj movus sin logike kaj en ordo. Kompreneble etaj fluktuaĵoj kaj surprizoj ne estus eliminitaj. Belegaj matenaj nebuloj povus de tempo al tempo pendi super la grundo, kaj ĉielon povus kovri la nubo demoneca, pezega, disŝirata per furiozaj fulmoj, sed tiuj fenomenoj estus nur elementoj de teatraĵo, spektaklo. La tornado ĉion detruanta ankaŭ estas fascina spektaklo, tamen ĝi ne estas nepra por travivi la vivon kun sento de plena estetika kaj intelekta kontentigo.

Tiuj kiuj rekonos la suprajn konsiderojn same morte tedaj kiel la vivo en tia paralizanta modereco, kaj pro tio nekontinuendaj, eĉ interrompendaj, tuj, pro ĝuste tiu ĉi danĝero, devus ekkonsideri la suban: ne estas la vero, ke ne ekkonos la vivon tiu kiu ne estos vorita de ŝarko – estas tute alie . . . . . . escepte nur se estis vorita maljunaĝe.

<<<<