Blanka. Ĉielarka. Malpura.
El blanka ŝaŭmo – Venuso.
El ĉielarka ŝaŭmo – Mauio.
El malpura ŝaŭmo – feĉo.
Ĉu tiele?
Kial Mauio el ŝaŭmo ĉielarka? Mauio devus prefere malmergiĝi el malpura ŝaŭmo, ĝuste el ŝaŭmo miksita kun algoj, ĉar ĝuste per algoj estis ĉirkaŭvolvita tiu polinezia duondio, aŭ nur kvarondio pacifika. Ho, la vorto pacifika vere ne konvenas al li. Ja li estis vera fiulo, arogantulo, krudulo, skandalisto kiu alternigis noblegajn faraĵojn kun senpense kruelajn (almenaŭ laŭ nia homa vidpunkto).... Do, povus esti tiele:
El blanka ŝaŭmo – Venuso.
El ĉielarka ŝaŭmo – feĉo.
El malpura ŝaŭmo – Mauio.
Feĉo el ĉielarka ŝaŭmo? Kial ne? Se lotuso elkreskas el aĉa marĉo, el la mirakle delikata ĉielarka ŝaŭmo povas ekaperi iu ajn feĉo. Samkiel Venuso. Kaj tio estas pli probabla ol tio, ke ŝi malmergiĝos el la ŝaŭmo blanka. El la malpura ŝi ankaŭ povus.
    Do:
    El blanka ŝaŭmo – feĉo.
    El ĉielarka ŝaŭmo – Venuso.
    El malpura ŝaŭmo – Mauio.
Kaj tiel plu. Plu kaj plu. Daŭre kaj daŭre. Kaj ne konfuzu nin tio, ne malklarigu niajn pensojn. Ja el ŝaŭmo, el ĉiu, el ajna ŝaŭmo malmergiĝas nur feĉo. Ĉar la ŝaŭmo mem estas nur la feĉo. Belega feĉo nebuliganta la klarecon de senkolora akvo kiu imitas ĉielon.