Ĝi ne estas granda. Prefere ĝi estas malgranda. Eta. Ĝia cirkonferenco egalas kvar paŝojn.... Iu eminenta vojaĝulo (kaj eble same eminenta mensogulo, samkiel multaj aliaj vaguloj-vojaĝuloj de antaŭ jarcentoj), konata en la mondo kie homoj skribas de dekstre maldekstren kaj nekonata en la mondo kie homoj skribas de maldekstre desktren, ĝuste pere de paŝoj mezuris la grandecon de kasteloj, tamen neniam li diris kiaj estis tiuj paŝoj, kaj ĉu la piedoj estis longaj aŭ mallongaj. La nombro kvar kompare kun la nombro mil (ĉar ĝuste tiom da paŝoj oni ne scias kiaj havis la cirkonferenco de iu kastelo defendanta iun markolon je iu tute alia maro – interese: ĉu en Liberlando troviĝas iuj markoloj?) vere ŝokas, eĉ se la paŝoj estus nenature longaj, tiel longaj, ke malekvilibrigus la paŝanton, escepte nur se ili estus la paŝoj de iu giganto, sed tio prefere maleblas..... Enkaze de Sabla Kastelo oni devas ion ŝanĝi: ĝia cirkonferenco ne devus esti mezurita pere de paŝoj piedaj, sed pere de paŝoj fingraj, do tiaj faritaj de fingroj indeksa kaj centra. Tiam la cirkonferenco havus preskaŭ kvindek paŝojn; tia numero jam ne estas ŝoka, tamen daŭre konfirmanta, ke la kastelo estas malgranda.
Eta kaj kompakta.
Kvadrata.
Sen iuj antaŭmuroj.
Sen iuj remparoj.
Sen iuj bastionoj.
Pura, senmakula kompakteco. Unu eksteraĵo akcentas ĝin, sed la elstaraĵo mem estas kompakta kaj ne havas siajn proprajn eksteraĵojn (do mankas elstaraĵoj je dua rango konsiderante la hierarkion de tuta kastelo). Ĝi ankaŭ estas mallonga kaj je ĝia fino troviĝas ronda turo. Io simila al barbakano.
Nenio elstaras el la muroj.
Eble glataj muroj estas tedaj, sed negrimpeblaj. Bedaŭrinde ili ne estas glitaj.
Tedaj? Ho ne. Rigardu la turojn. Pri la unu, tiu kiu ne estas la turo sed estas la barbakano, aŭ io inter la turo kaj barbakano (kiel kutime ĉio dependas de la difino), ni jam scias. Kaj ĝi troviĝas en la loko supozebla – en la angulo. Pli precize: en la regiono angula. La dua turo, lokita fronte (diagonale) al la unua, estas kvadrata – ĝuste tion oni povus atendi, pli ol ke ĝi estu ronda. Sed la tria kaj la kvara turoj ne situas en la lokoj plej supozeblaj por ili. Ili troviĝas tie, kie neniu tion atendus – neniu, do ankaŭ malamikoj, atakantoj. La tria kaj la kvara turoj estas tuj apud la dua kaj kune ili formas preskaŭ tutan flankon de la kastelo. Preskaŭ tutan – tute tutan ili formus se estus tie ankaŭ la kvina turo; tiam la kvina kaj la dua turo estus lokitaj angule, kaj sen la kvina turo, alia angulo estas malplena, sentura. Kial? Ĉu pro kaŭzoj strategiaj? Ĉu por atingi specialan efekton estetikan (tri turoj vice kaj sentura angulo aspektas vere bone)? Aŭ pro manko de fortoj kaj de imagpovo (ho, pri tio oni nek akuzu nek suspektu la konstruinton aŭ konstruintojn)...... Dum ŝajnas, ke oni scias kial tiu ĉi bizara turaro troviĝas ĝuste ĉi-flanke – de tie, de tiu direkto, alvenas hordoj de detruuloj. Sed ne nur la surpriza turaro atestas pri nekutimeco, eĉ bizareco de Sabla Kastelo. Interne troviĝas nenio. Nur plata korto. Ĉu la surteriĝejo? Se la surteriĝejo, tiam por kiu kaj por kio? Por kirasaj libeloj?
Mankas ankaŭ la pordego – nenie ĝi troviĝas. Kial?
Mankas ankaŭ fosaĵo.
Mankas la vojo kuranta al la kastelo – tio estas logika: por kio la vojo, se mankas la pordego? por kio la pordego, se mankas la vojo al ĝi kuranta?
Anstataŭe sekretoj ne mankas.
Jes. Jen la vera kastelo.
Plena de sekretoj. Sekretoj estas la plej gravaj en la kastelo.

Kaj proksime troviĝas misteraj strukturoj. Kampoj de piramidoj. Kampoj de kairnoj. Kampoj de tumuloj. Kampoj de stupaoj. Ĉu estas ia rilato inter ili kaj la kastelo? Ĉu ili estas iel ligitaj kun la kastelo?
Kiu defendas la kastelon? Kiuj estas la defendantoj?
Kiu atakas la kastelon? Kiu apartenas al "hordoj de detruuloj"?

Sekreto postkuras sekreton.
Mistero postkuras misteron.
Same kiel ondoj.