Balanusoj.
Kio tio estas? Kompreneble pluralo de balanuso, tamen ni daŭre ne scias kio estas unu balanuso. Ĉiu scias kio estas anuso, ĉar ĉiu ĝin havas. Sed balanuso? Ĉu tio estas bela anuso? Sed se ĝi estus bela anuso, tiam ĝi estus belanuso. Do bela anuso balanuso ne estas.... Se ne bela, do ebla bala? Anuso kiu balas. Kiu amas bali. Vere bizare tio sonas kaj aspektas, sed tute malebla tio ne estas. Tamen, se temus pri anuso balanta, aŭ pri balo be anusoj, tiam ni havus prefere anusbalo.... Do plej probable ne temas pri anuso. Plej probable balanuso havas nenion komunan kun anuso, kaj se ion havas, tiam vere ne multe, nur iomete. Ete iomete.
Interese estas, ke ĉiu, aŭ preskaŭ ĉiu, kiu iam estis sur la plaĝo, vidis balanusoj. Do konas ilin, kvankam, ne scias, ke ili estas ĝuste balanusoj. Kvankam la nomo malplezure asociiĝas, la estaĵoj mem ne estas malplezuraj. Kontraŭe – ili estas vere plezuraj. Grandaj pli malpli kiel glanoj, blankaj aŭ grizaj, ĉar faritaj el kalcito, similas al tendoj ovoformaj. Ĉiam troveblas grupe, neniam sole – ĉiam oni trovas koloniojn de balanusoj kreskantaj sur diversaj (ekzemple) lignopecoj ĵetataj, rulataj, turnataj far senindulgaj marondoj. Ĉiu krustotendo balanusa havas aperton pinte, kiun oni povus asocii kun anuso, sed ankaŭ kun aperto fuma, do truo entegmenta tra kiu fuĝas fumo kiam oni bruligas fajron hejme... Ĉar tiuj interesaj kaj plezure aspektantaj strukturoj estas nur domoj kaj hejmoj de balanusoj, ne balanusoj mem. Strange kaj interese: tiom da fojoj mi vidis balanusojn mortajn kaj mi neniam vidis balanusojn vivajn. Do ŝajnas ke mi konsideras kiel plezurajn kaj belaspektajn nur kadavrojn de balanusoj. Ĉu balanusoj vivaj estas same plezuraj kaj belaspektaj kiel balanusoj mortaj? Tion mi ne scias. En bela domo povas vivi hida loĝanto. Viva balanuso povas esti bela (korpe kaj anime) kiel anuso kaj de tie ĝia stranga kaj malplezura nomo..... Tamen tiaj fiaj ŝercoj ne utilas, estas nur spekulaĵoj tute malicaj.... Unu plezuraĵo pli koncernas balanusojn: ili multe vojaĝas, preskaŭ senĉese. Ne nur flosas fiksitaj al lignopecoj, sed povas situigi sin sur iu ŝipo aŭ baleno. Vojaĝas senĉese kaj senenergie. Mirakla solvo de eterna problemo povus tio ŝajni. Sed kion ili faras kun la energio ŝparita? Mi volus ilin demandi pri tio. Sed estas ankaŭ ne eta malplezuro – ne ili decidas kien ili vojaĝos. Vere anusa malplezuro.
Ĉu estas malfacile balanusiĝi? Tute ne. Sufiĉas nur pumpi pneŭmatan matracon, meti ĝin sur la marsurfacon kaj ekflosi. Nu kaj imagi ankaŭ, ke vi havas ses parojn da membroj, da cilioj, por filtri nutraĵon el akvo... Nu, facilega tio estas, vere facilega por nia imagpovego...

Kiel eblas, ke min, krabon-anakoreton, fascinas sociemaj balanusoj vivantaj en troplenigitaj kolonioj? Jen paradokso tipa por naturo ne nur homa. Malunu ulo volus vivi sur senhoma insulo, sed ne senservista.