La nombro da nuancoj kaj gradoj de la verdo estas vere nekredebla. Verdoj fruprintempaj estas tute aliaj ol verdoj malfruprintempaj, verdoj someraj diferencas de verdoj aŭtunaj, verdoj juniaj ne similas al verdoj aŭgustaj, verdoj arbaraj malsamas verdojn herbejajn.
Nekredebla estas ankaŭ la fakto, ke ni havas nur unu vorton por nomi tiomaj diversaj koloroj: verda. Nu bone, ni uzas ankaŭ la vorton celadona. Kaj smeralda. Eble ankaŭ mara – kvankam skribante la veron ne estas klare kia koloro ĝi estas. Oni devus indiki pri kiu kaj kia maro temas. La koloro de Maro Ruĝa sendube estas alia ol la koloro de Maro Nigra, kiu estas malsama ol la koloro de Maro Flava, kiu certe nur similas al la koloro de Maro Blanka. Ankaŭ sendube la koloro de malkvieta, ŝtorma Maro Ruĝa ne samas la koloron de kvieta, glata Maro Ruĝa, kiu tutcerte ruĝiĝas alie matene ol vespere. Strange, sed ne ekzistas Maro Verda, des pli strange, ke sufiĉe ofte maroj verdiĝas pro troeco da algoj. Eĉ pli stranga estas manko de Maro Blua. Ne ekzistas ankaŭ Maro Malhelblua. Nek Maro Viola. Nek Maro Turkisa. Kaj ja tiuj koloroj estas facile rigardeblaj sur la marsurfacoj. Devus ekzisti ankaŭ Maro Senkolora – ja akvo ne havas koloron, do estas senkolora, almenaŭ oni tiele asertas, kvankam senkoloreco ŝajnas vere malebla.
Laŭ la popoloj transbarilaj kaj forekranaj, koloro mara estas ne sufiĉe klare difinita miksaĵo de verda, blua kaj griza kun etetaj aldonoj de diversaj aliaj koloroj, oni ne scias precize kiaj kaj kiuj. Pruveblaj estas timoj, ke ĉiu loĝanto de landoj forekranaj ekvidus enmense iom alian koloron aŭdinte la vortojn: koloro mara; tamen ĉiuj konsentus facile, ke temas pri la sama koloro. Samtempe surprizas kaj enpensigas tuta manko de jenaj nomoj: koloro laga, koloro rivera, koloro roja aŭ torenta, koloro laguna, koloro golfa, koloro oceana. Ankaŭ koloro pluva kaj flaka. Kvankam la koloro kota ekzistas.
Tamen estas iomete sensence provi solvi la enigmon de la koloro mara, des pli de la koloro akva, se ekzistas multegaj objektoj pli verdaj ol maro. Nu, ekzemple greso aŭ diversaj herboj. Kvankam ni ofte parolas pri verdo gresa aŭ herba, sed ekzistas tiom multaj specoj de gresoj kaj herboj kaj ĉiuj estas verdaj siamaniere kaj individue. La koloro gresa, kia-ajn ĝi estas, tamen ne ekvivalentas la koloron maran – ĝia ekvivalento estus la koloro greseja (aŭ herbeja), aŭ stepa, aŭ preria, aŭ pampa. Tio povus esti ankaŭ la koloro arbara, aŭ arbarega, sed ankaŭ tajga kaj ĝangala. Bedaŭrinde, difini eĉ proksimume la koloron arbaran, kaŭzus aron da nevenkeblajn obstaklojn, dum la koloro mara ne estas tiom klopoddona. Cetere, l'arbaro kiun mi vidas tie distege estas markolora, pli precize malhelmarkolora (nu, vere jen malfacile eldirebla koloro). Nenion stranga tio estas, ĉar l'arbaro estas la maro de arboj ondantaj, baskulantaj, ŝancelantaj sin. Belega estas tiu arbaro. Ĉirkaŭas la herbejon per ĉarma onda linio. Domaĝe, ke ekranoj ne havas ondumitaj kadroj. Domaĝe, ke ekranoj ĉiam estas nur rektangulaj. Jen vera imagmalpovo.
L'arbaro troviĝas malproksime. Pli proksime troviĝas la herbejo. Kaj sendube ĝi havas la koloron herbejan. Kvankam ĝi povus havi la koloron maran, ja la herbejo estas maro da gresoj, herboj kaj ĉiuspecaj floroj. Tamen ĝi certege havas la koloron herbejan. La koloro herbeja estas koloro kompleksa – ĝi konsistas el la koloroj de floroj, herboj kaj gresoj kiuj kreskas tie. Same kiel ni parolas pri la koloro piza (aŭ pizeta – kompreneble ni pensas tiam pri la pizeto verda, freŝe enŝeligitaj globetoj, ne pri la granda nefroforma, ĉar tiu estas blankeska, nu, ja en ĝia kazo ni parolus pri la koloro piza aŭ almenaŭ pri blanko piza), ni povus paroli pri la koloro bistorta, rumeksa, salvia kaj pri multaj aliaj. Spite al ĉiuj ŝajnoj tiuj difinoj ne estas precizaj, ĉar ili ne indikas pri kiu parto de la kreskaĵo temas. Ni supozas, sed tiu ĉi supozo ne estas plene argumentita, ke pri folioj, ĉar enkaze de la pizeto menciita supre temas pri la frukto kaj frukto nevidebla ĉar kaŝita en la ŝelo. Plie, ni ne scias ĉu temas pri la planto freŝa, nun kreskanta, plena de energio kaj forto, eĉ krevanta, eksplodanta pro limfo trakuranta ĝiaj duktoj kaj vejnoj, aŭ pri la kreskaĵo jam restanta, iom laca pro somera varmego, iomete kovrita per polvo, aŭ eble eĉ tute velkinta, preskaŭ morta, ĝisteren kliniĝinta.
Oni diras, ke loĝantoj de la dezertoj neĝaj-glaciaj havas kelkdek vortojn nomantaj diversajn specojn de la neĝo. Interese, ĉu ili ankaŭ havas kelkdek vortojn por nomi diversajn blankojn (la popoloj proksime transbarilaj kaj forekranaj uzas jenajn nomojn: lakta, krema (ofte ili diras: blanka kiel papero), sed ili ne uzas, oni ne scias kial, jenajn nomojn: jogurta, kefira, fromaĝa). Oni diras, ke loĝantoj de varmegaj dezertoj sablaj uzas multajn vortojn por nomi diversajn specojn de sablo. Interese, ĉu ili ankaŭ havas multajn vortojn por nomi diversajn nuancojn de flavo. Premisante, ke sablo estas flava, ĉar ja ne estas tiele, ne ĉiu sablo estas flava, same kiel ne ĉiu papero estas blanka. La koloro sabla estas oni-ne-scias-kia, kvankam simile al la kazo de koloro mara, plimulto da homoj loĝantaj transbarile kaj forekrane konstatus, ke temas pri iu miksaĵo de griza, flava kaj kelkaj aliaj koloroj; sendube ĉiu pensus pri iu alia miksaĵo, miksaĵo je diversaj proporcioj, kaj etetaj aldonoj de aliaj koloroj. Iu laca pro tia neprecizeco imagus, ke en la landoj ekranaj, tiuj problemoj ne ekzistas, oni ja sufiĉas uzi la sistemon RGB aŭ CMYK aŭ iun alian kaj tuj ĉio estus klara. Tamen ne estas tiele, ĉar la menciitaj sistemoj ne atentas pri jenaj parametroj: tipo de ekrano, ĝia aĝo kaj grado de foruzo, prilumigo de la ejo, nu kaj kompreneble okuloj de rigardanto! Ho! La situacio ideala rilatas al la situacio reala same kiel la kodo html al tio kio videbliĝas surekrane, aŭ kiel kemiaj formuloj difinantaj la atoma konsisto de pigmentoj al la herbejo kiu mole kaj malvigle etendas sin antaŭ ni . . . . . . . .
. . . . . .