Ĝi ne estas la fama lageto kun nimfeoj. Akvo tremas, tremetas, brilas, briletas pere de diversaj koloroj, sed nimfeoj tie ne estas. Akvo? Ĉu tio estas akvo? Akvo estas malfacile videbla desub arbfolioj kies dika kovrilo ŝvebas sur la surfaco. Eble akvo tie jam ne troveblas. Eble la folioj estas akvo, tute plenigas la kaveton, ĝisfunde. Jen ili tremas, tremetas, brilas, briletas pere de diversaj koloroj, plej volonte flaveskaj verdoj, malfreŝaj brunoj, grizoj, foje fulmetas pere de oreska ruĝo, sed tiam alvenas duboj: ĉu tio estas akvo aŭ fiŝa skvamo? Kiu fiŝo ĝi estus? Sendube fluganta. Aera. Surarba – kaj se ne surarba, tiam nuba, ennuba, surnuba. Fiŝo ĉiela. Fiŝo kiu falis el la ĉielo. Ĉar ĝi ne estas la fiŝo-antaŭulo kiu elmergiĝis el la ventro de la Tero, aŭ kiu alvenis el transe de la mondo, ĉar la lageto ne estas iu el tiuj profundegaj putoj, lagetoj puteskaj, kiuj atingas la fundojn de la Tero kaj de la Tempo, portante nin pere de rekta tunelo ĝuste al la Epoko de Sonĝo, kiu daŭras transe de la mondo. Ĝi ne estas ankaŭ iu el la fiŝoj sur kiuj apogas sin la mondo – ĉu ili estis kelkaj aŭ nur unu? Se ĝi estas tia fiŝo tiam tiaj fiŝoj devas esti kelkaj, por ke la monda ne kolapsu; tamen oni ne scias, ne certas, eble okazis ĝuste jeno: la mondo sin apoganta sur la dorso de tiu ĉi fiŝo kolapsis kaj ĝi, nun neniun ŝarĝon porteganta, elnaĝis surfacen; ja povis montriĝi, ke ĝi ne portegis tiun ĉi (nian) mondon – ĝi portegis iun alian mondon, malgrandan, ĉar fiŝoj ne estas same fortegaj kiel formikoj kaj mondoj kiujn ili portegas ne estas multoble pli grandaj kaj pli pezaj, tiuj estas nur iom pli grandaj kaj pli pezaj ol fiŝoj. Tio estas vere interesa: sur ĉiu fiŝo alia mondo – tiom la mondoj kiom da fiŝoj. Kaj neniuj tonoj de bluo, nek lazuro, nek malhelbluo, nek kobalto, nek ultramaro. Neniuj akvoj inkkoloraj – ĉar tio ne estas la inkujo. Sed inkoj povas esti diversaj. Ne nur bluaj kaj blueskaj. Ekzemple brunaj, verdaj, ruĝaj, kaj ankaŭ senkoloraj. Jes. En diversaj tonoj de senkoloreco. Nevideblaj. Je diversaj gradoj de nevidebleco. Je diversaj tonoj de nevidebleco. Jes. Tio estas vere interesa. La videbla mondo priskribita per nevidebla inko. La nevidebla priskribaĵo de la mondo videbla. Ĉu tio estas la samo kiel la videbla priskribaĵo de la mondo nevidebla? Kion oni mergu en la inkon? Fragmiton. Pecon de fragmito. Pecon de junko. Simplan, simplegan skribilon faritan el ordinara fragmito. Ĉi tie fragmitoj ne kreskas. La bordoj de lageto estas liberaj. Bedaŭrinde. Fragmitoj bele desegneblas. Ĉiaj junkoj. Simplega tio estas, kaj samtempe malfacilega. Ŝajnus, ke sufiĉas meti sur la paĝo multe da vertikalaj, aŭ preskaŭ vertikalaj linioj, strekoj, rapidaj, bravegaj, preskaŭ same dikaj, kaj poste tie kaj alie frapu la paperon per la krajono, oblikve aŭ zigzage, mallonge supren longe malsupren, kiel per tranĉilo, kiel per glavo, kiel per peniko. Bone. Farita. Preta. Ho, ne. Denove malsukceso. Aŭ tro multe da strekoj, aŭ tro malmulte, aŭ tro malfortaj, aŭ tro fortaj, aŭ oblikveco ne ĝusta, aŭ intenseco ne tia kia ĝi devus esti. Kaj tiel plu. Daŭre la samo. Frenezigas kaj stultigas tiaj facileco kaj simpleco de la temo.... Anstataŭ fragmitoj – miskantoj. La vando de miskantoj. Kvazaŭ fragmitoj, kvazaŭ junkoj, nur iom pli subtilaj, pli maldikaj, pli suplaj, pli helaj, pli densaj, pli multe da folioj longaj, rubandaj, flirtantaj en la vento, pli multe da oblikvaĵoj kaj horizontalaĵoj, multe pli multe .... kaj ankoraŭ la spikoj, plumecaj tufetoj ......   <<<