Verŝajne
la kometo
jen nur
la stelo
kun vosto.


La steloj en Liberlando estas multaj. Brilas kaj lumas bele. Scintilas
ĉarme. Neniu havas la voston. Probablege ili estas la steloj senvostaj. Nu, bone. Tio signifas, ke ĉi tie ne estas steloj kunvostaj. Aŭ ili tute ne ekzistas, aŭ ili preterpasas tiun ĉi ravan anguleton de la universo ne volonte ĝin viziti. Ĉar teda ĝi estas. Ĉarma sed teda. Kiel ĉiuj aliaj ĉarmaj angulaĉoj. Bone. Bonege. Preterpasu, kiel eble plej malproksime. La steloj kunvostaj alportas nur klopodojn.

Estas dudek du tipoj de steloj. Kutime ili estas nigraj kaj oni povas vidi ilin sur la hela ĉielo, kio estas io vere nekutima por multegaj observantoj. Feliĉe la steloj povas ŝanĝi kolorojn, kaj kiam ili estas helkoloraj, ruĝaj, flavaj aŭ grizaj, oni povas observi ilin sur malhela ĉielo – tamen tio ne okazas ofte, do oni bezonas bonŝancon. Malheleco okazas en Liberlando maloftege.

<<<