La observatorio devus esti sur la monto. Ĉio estas pli bone videbla de sur la monto. Kondiĉe ke la pinton ne vualas nuboj, ĉar tiam nenio videblas. Aŭ nur fantomoj, tamen ili ne estas interesaj, ĉar sufiĉas eĉ ajna bloveto de vento por disigi kaj forpeli ilin ĉiudirekten. Kutime ni estas tro proksime al la tero, kaj tro malproksime al la ĉielo. La monto kaŭzas, ke ni malproksimiĝas de la tero kaj alproksimiĝas al la ĉielo. Sufiĉas nur grimpi la monton kaj observi. Foje rigardi suben, foje supren. Tia alternado estas vere esenca. Tro longa rigardado suben aŭ supren igas kapturnojn, kiuj rezultigas diversajn deformaĵojn. Kaj kvankam la observaĵoj deformitaj ankaŭ povas esti interesaj kaj donas multajn gravaj informojn, ŝajnas ke informoj ne deformitaj estas multe pli valoraj. Tial estas bone movi la kapon. Kompreneble, rigardado rekte antaŭen estas la plej sekura kaj malplej deformiva, sed bedaŭrinde, kaj bizarege, ne ĉio okazas rekte antaŭ ni, ho! la plimulto da aĵoj okazas ne antaŭ ni.
Ekzemple aĵoj astronomiaj okazas kutime super ni. Nur iomete da ili okazas tuj super la horizonto, por ke ni eĉ ne devu leveti la kapon. Feliĉe astronomio ne estas en la centro de nia scivolemo, pro tio la observatorio estas vere modeste ekipita, eĉ povre. Troviĝas en ĝi neniuj teleskopoj, nek lornoj, nek ajnaj mezuriloj – neniu mezurado estas ĉi tie farita, do por kio oni tenus tie iujn mezurilojn? Neniu konstruaĵo kiu meritus la nomon "observatorio" – nek la mistera rondo de gigantaj ŝtonoj, nek eĉ pli mistera kupolo malfermiĝanta kiel kolosa konko, sinturnanta kiel monstra okulo sur la tigo... Tamen malvera estus konstataĵo, ke la observatorio ne ekzistas. Ja ekzistas la monto. MONTO. Sufiĉas nur grimpi ĝin kaj observi. Se la luno tro forte frapas la okulojn, tiam oni devas protekti ilin per la polmo, apogi ĝin al la frunto, fari el ĝi la vizieron super la brovoj. Se tio kion oni rigardas ŝajnus tro terura (kaj la vivo de steloj, sunoj, planedoj, lunoj kaj kometoj estas plena de tiaj okazaĵoj) tiam sufiĉas nur turni la polmon suben, tiel ke ĝi falu sur la nazon. Se oni volus kontroli ĉu la teruraĵoj jam finiĝis (ĉu iu galaksio fine vorus la alian) sufiĉas nur iomete dispuŝi la fingrojn kaj ŝtelrigardi la universon tra streta fendeto.
Jen ĉio.