La ĉielo nokta devus esti nigra kaj devus lumi sur ĝi multnombraj steloj ariĝantaj en neniujn konstelaciojn, kaj eĉ se ili kreis iujn grupojn tiam sendube tute aliajn ol kreas diversaj observantoj obeantaj nur sian fantazion. Devus esti ĝuste tiele, sed ne estas tiele – tio signifas oni ne scias ĉu estas aŭ ne estas tiele. Ĉar oni ne scias ĉu estas la nokto en Liberlando. Oni scias, ke estas la tago. Kaj oni scias, ke la tago finiĝas. Abruptege. Tute kvazaŭ la mondo finiĝus kun ĝi. Oni supozas, ke tiukaze malhelo iĝas. Se estus tiele, ne estus malbone, ĉar la ekzisto de malhelo signifus, ke la mondo tamen ne finiĝis, ĉar la fino signifus, ke ekzistas nenio, do eĉ la malhelo ne ekzistas, eĉ la nenio ne ekzistas. Kondicionala modo estas nepra, ĉar tio ne estas scio, sed nur imagaĵoj pri la fino de la mondo. Ni ne scias kio okazas post la fino, ni ne scias ĉu io ajn okazas. Ni imagas, ke okazas nenio, se estas jam nenio, tamen ni ne scias ĉu vere estas tiele. Ke estas nenio ne signifas (ne devas signifi) ke okazas nenio. Manko de io ajn ne rezultigas mankon de okazado. Oni povas imagi la lingvon kiu konsistas nur el verboj. Sed ĝi estus denove nur la imagaĵo.....

La tago finiĝas kaj la nokto ne alvenas – jen Liberlando alvenas iun-ian maleston. Ĝi estas kvazaŭ ĝi malestus. Ĝi atingas la staton inter estado kaj malestado, pli proksima al malestado, sed tute ne identa kun malestado. Kvazaŭ ĝi preskaŭ ne estus. Do la nokto preskaŭ ne estas. Do ankaŭ la tago nokta preskaŭ preskaŭ ne estas – ĉar la ĉielo preskaŭ ne estas kaj la nokto preskaŭ ne estas.

Ĉu oni povas provi imagi kaj supozi kiel Liberlando aspektas tiam? Kiel aspektas la nokto ĉielo kiu preskaŭ preskaŭ ne ekzistas? Povas. Sed por kio? Estas pli bone scii ol imagi, ol supozi, ol konjekti. Nu, kaj se la sciado maleblas? Tiam imagi estas nur perdo de la tempo.