restadu kiom longe vi volas

ĝis vi iĝos morte laca
ĝis vi mortos pro enuo
ĝis vin venkos dormo

eniru eniretu
aŭ ne alvenu
transkuru nerimarkita
nenion rimarkante

manĝetu frostigitajn vinberojn
samkiel la sturno kiu ne forflugis aŭtune
malkaŝu sin en arbustaro
samkiel la fazano kun raŭka voĉo

kiom longe vi volas
kiom longe vi povas
kiom longe vi eltenos
kiom multe da tempo vi havas
kiom longe vi bezonas

restadu kiom longe vi volas