Ĉu iu povas naskiĝi Liberlandano? Ne. Kaj se neniu povas naskiĝi Liberlandano, tiam la nacio liberlanda ne ekzistas. Kaj se la nacio liberlanda ne ekzistas, tiam Liberlandanoj ne naskiĝas. Jen simpla afero.

Estas bone, ke la nacio liberlanda ne ekzistas. Se ĝi ekzistus, tiam ĝi fieriĝus kaj humiligus aliajn naciojn. Tion faras ĉiuj nacioj kaj tio ne devus nin surprizi. Tamen ni devus mallaŭdi ilin pro tio, ke ili daŭre kaj senĉese insultas kaj malbenas ĉiujn aliajn naciojn, ke kubutumas ĉiumaniere, arogante aŭ diskrete, sekrete aŭ malsekrete, kaŝe aŭ publike.

Se neniu povas naskiĝi Liberlandano, do eble iu povas iĝi Liberlandano? Ne. Liberlandanoj ekzistos neniam. Ĉu iu povas iĝi ulo kiu ne ekzistas?

Kaj se Liberlandanoj ne ekzistas, kiu do loĝas en Liberlando? Ja ĝi ne estas la dezerto de tekstoplena ekrano. Tiam ne kreskus ĉi tie la kverko plej granda, plej alta kaj plej fiera en la ĉirkaŭaĵo.

Tamen apero de la unua Liberlandano egalus malaperon de Liberlando.