Kaj se okazos tiele, ke vi plenumos krimon, tiam vi estos malliberigita.
Kian krimon?
Nu, ekzemple, vi mislegos la vorton. Aŭ vi malmislegos la vorton misverkitan. Ne mistajpitan, sed misverkitan, do la vorton transformitan, troruzan, enigman, puzlan aŭ skatolan . . . . . . . Do, ĉefe kaj antaŭ ĉio pro manko de atento. Pro malatentemeco. . . . . . . . Vi estos malliberigita en la teksto. Vi estos ĵetita en la tekston. Vi legos kaj legos. Vi estos leganta kaj leganta. Kaj la teksto ensuĉos vin, entiros samkiel iu marĉo. Voros vin kaj englutos. Absorbos entute. Tiu teksto estos en vi kaj ĉirkaŭ vi. Tiu teksto vin plenigu ĝisrande. Plenigu la spacon en vi kaj ĉirkaŭ vi. Vi eniros ĝian labirinton pli kaj pli profunde kaj vi tute ne volos eliri. Male. Vin interesos nur daŭra penetrado. Pluen kaj pluen. Vi estos kvazaŭ sorĉita . . . . . . . Nu, sed tio ja estos malpuno, se vi estos tion faranta entuziasme kaj kun brulantaj vangoj. Malliberigado? Kia malliberigado? Prefere malmalliberigado – ĉar vi sentos vin en tiu teksto mirakle libera, via korpo ne turmentos vin plu ĉar vi tute forgesos vian korpon, vi tute perdiĝos en la legado kaj ĉi-perdiĝado liberigos vin tute kaj plene – jen maliberejo falsa . . . . . . . Do, tiu teksto devus esti terure enua, malinteresa, malatentigema. Legante ĝin vi revos nur pri la fino. Legado estos samkiel torturanta vin soifo. Viaj pensoj estos sekiĝantaj kaj vundos la menson simile al rigidaj folioj de kardo. Ĉu tiam tio estos malliberejo vera? . . . . . . . Nu, bone...

Nu, bone, ĉu tio ke vi troviĝas ĉi tie ne estas samtempe krimo kaj puno? Ke ni estas ĉi tie? Kiun krimon do mi plenumis? plenumas? estas plenumanta? daŭre kaj senĉese....