I   N   F   O   R   M   O

Tio ne estas la informejo turista. La informejo turista estas
tute sensenca, ĉar troviĝas ĉi tie nenio kion oni povus konsideri kiel atrakcion turistan. Ĉi tie troviĝas nur malatrakcioj. Kompreneble, la plena manko de atrakcioj povas esti io ege atrakcia kaj igi ekstremajn spertojn kaj impresojn. Nu, kaj kio pro tio? Nenio. Tute nenio... Do, iuj ajn formoj de turista aktiveco ne estas agrable akceptataj
ĉi tie. Pro tio mankas kaj malaĉeteblas iuj ajn gvidlibroj kaj mapoj. Mankas ankaŭ itineroj, montriloj, indikoj, sugestoj, sufloraĵoj.
Kelkajn informojn pri imigrado kaj emigrado oni povas trovi en la labirinto administracio nomata ankaŭ iii.