Kiu estas tie?
Mi demandas. Surda kaj stulta. Mi ne aŭdas frapadon kaj mi demandas. Mi aŭdas neniun brueton. Nek susuron. Nek skrapadon. Kaj blinda mi ankaŭ estas. Mi metas la kapon malantaŭ la platan monitoron, rigardas kaj vidas neniun. NENIUN.
KIU estas tie?
Nu kaj por kio mi demandas? Kvankam eble tio interesas min kiu vi estas, verkante la veron tio ja estas tute sensignifa. Vi estas tiu kiu vi estas. Neniu alia vi povas esti, malgraŭ ke vi provis tutforte, malgraŭ tiomaj maskoj vi metis, malgraŭ vi plej ruze travestiĝis, malgraŭ miloj da mienoj . . . . . . . Vi estas tio kio vi estas. Nenio alia vi povas esti. Nu, verkante la veron vi povas esti iu-ajn kaj io-ajn. Ne gravas. Neniun spuron vi postlasas. Mi eĉ ne certas ĉu vi estas, ĉu vi ekzistas vi ja povas esti nur halucino igita per troa atendado – kaj kiel halucinado estu malpli bona ol rigardado? ke tio kio ne ekzistas transformas tion kio ekzistas? Do, ĉiuj ĉi konsideroj, zorgoj, klarigoj kaj eksplikoj povas esti tute nenecesaj, troaj kaj kromaj. Povas montriĝi nur bela, nepraktika teorio. Ne povas – teoriado nepraktika simple ne ekzistas. Ja praktiko estas l'alia flanko de teorio. Kaj teorio jen la unua flanko de praktiko. Aŭ male. La sinsekvo ne gravas. Kverelado pri sinsekvo povas havi vere malgrandan sencon. Eĉ neglekteblan, neprizorgeblan. Povas esti eteta, tute negrava tempoperdo. Nenio estas perdo de tempo. Ĉiam kaj ĉiukaze ni povas lerni ion. Tamen kontroli la identecon de NENIU estus la tasko vere fascina, preskaŭ koana. Sed tute ne ciklopa – tie tute ne temus pri lertega Odiso kaj malsagaca Polifemo . . . . . . . . . Estus vere belege, nur imagu, nur pensu: vi alvenas, vi restas, vi forvenas kaj vi neniujn spurojn postlasas. Vi estis kvazaŭ vi ne estus. Vi estas kvazaŭ vi ne estus. Vi restas kvazaŭ vi ne restus. Pensu kaj imagu: esti tiele ke neniu sciu ke vi estas. Ho, oni tuj demandu: do por kio esti? Aŭ konstategos: postaĵa estado. Aŭ jubilis akiron de pruvo pri tuta kaj plena malhumanigo: kia malhoma estado tio estus! kia koŝmara ŝtato ideala tio estus! kia koŝmara idealo: nevideblaj neniuj en malekzistanta ŝtato, ne komplimentas kaj ne ofendas unu l'alian, ne diras pardonpetu ĉar ne provokas situaciojn kie oni devas tion diri ....... koŝmaro! kia koŝmaro!!! kriu, kriu kaj indignu – ofendu kaj pardonpetu plu unu l'alian – birdoj devas flugi en aero kaj fiŝoj devas naĝi en akvo – ili devas konduti tiel ĉar ne kapablas konduti alie ĉar ili estas tiel konstruitaj kaj programitaj . . . . . . . 

kaj kion mi vidas? kion mi rimarkas? mi rigardas tra malfermetita pordo, tra fendo mallarĝa kaj mi krias ke mi vidas la vastegan mondon ĉirkaŭ mi

ĉu mi scius kiu vi estas se vi dirus vian nomon? tiam mi konus nur vian nomon
ĉu mi scius kiu vi estas se vi montrus al mi vian foton? tiam mi konus nur vian foton
ĉu mi scius kiu vi estas se mi aŭdus vian voĉon? tiam mi konus nur vian voĉon
ĉu mi scius kiu vi estas se mi ekvidus vin? tiam mi konus nur vian aspekton
ĉu mi scius kiu vi estas se vi rakontus la historion de via vivo? tiam mi konus nur la historion de via vivo
kaj tiel plu
kaj sciante ĉion tion kaj multaj aliajn aĵojn mi scius nur vian similecon, neniam vian identecon – mi povus diri nur al kiu vi estas simila – mi neniam povus diri kun kiu vi estas identa – ĉar vi estas kaj povas esti identa nur kun vi mem kaj kun neniu alia kaj mi neniam kapablus koni vin tute kaj plene – mi ĉiam konos vin nur parte kaj aliaj partoj estos daŭre nekonataj por mi kaj mi neniam povos kompletigi vian puzlaron


Kaj eble mi devus demandi: kiuj estas tie? ĉu iuj estas tie?
Tiam eble mi aŭdus la respondon: neniuj.
NENIUJ.
Kial neniam mi demandas KIUJ kaj kial neniam mi respondas al mi mem NENIUJ? Kial NENIU ĉiam estas nur unu? Estas ununura kaj unika. Unuopa kaj unula. Kaj se NENIU estas (povas esti) nur unu, unusola, tiam ĝi(?) estas (povas esti) simila al neniu, ĉar ne ekzistas iu alia NENIU al kiu ĝi(?) povus esti simila. Kaj se ĝi(?) ne povas esti simila, tiam ĝi(?) ne havas identecon. Jen bizaro ega: ni uzas la vorton identeco por indiki la similarecon. Se iu apartenas al iu grupo, tiu iu estas nur simila al ĉiuj aliaj grupanoj. Nur simila, neniam identa, ĉar identa ne povas esti. Tiam se ni parolus ekzemple pri via nacia "identeco" estus multe pli prave uzi la vorton simileco kaj diri pri nacia simileco. Tia nacia identeco (aŭ iu alia grupa identeco) estas fakte falsa identeco, aŭ fidenteco, ĉar la vera identeco povas esti nur identeco ula, individua. Kaj pro tio ke NENIU ne povas esti simila al iu ajn ĉar estas unusola, tiam ne ekzistas la nacio de NENIUJ. Aŭ neniuja. Aŭ neniula. Aŭ NENIES . . . . . . . . Sed ĝuste pro tio NENIU povas esti nur identa. NENIU neniam similas – NENIU ĉiam identas. NENIU povas esti nur identa nur kun NENIU . . . . . . Kia malklarigado superba!

Kaj kiam mi estas tiu kiu demandas? Kial vi ne demandas? Eĉ kiam ni supozas ke jen alvenanto, la frapanto, estas demandata, ke tiu ordo estas la ĝusta ordo (kvankam tute facile ni povas supozi la malan – kaj tia mala ordo estas de tempo al tempo uzata kaj ne tial malofte kiel oni supozus) ni devus indiki kiu estas alvenanto, kiu estas gasto kaj kiu estas mastro, ĉar tio ne estas tiel klara kiel ŝajnas.
Nu, kaj se vi frapetus la ekranon? kaj demandus: KIU estas tie?
Kion mi respondus?