Kompreneble, se vi havas tian dokumenton, do havu ĝin. Vi povas havi eĉ kelkajn dokumentojn konfirmantajn kelkajn (viajn) identecojn. Ja vivas homoj kiuj asertas, ke MI estas multpersona – nu, eble nur kelkpersona – kaj ĉiu el tiuj malpligrandaj MI (do oni povus skribi mi – kiel oni povus diri tion: malpli laŭte? flustre?) devus havi tian dokumenton. Jen tre interesa ideo. Tute ne kurioza koncepto. Tiuj mi (mioj aŭ mij? aŭ eble mi-j?) povas havi aspekton diakronan (mi-estinta, mi-estanta, mi-estonta...) kaj ankaŭ aspekton sinkronan aŭ sinkronan-spacan (mi-interna, mi-ekstera, mi-elpensita, mi-socia, mi-familia...) Bilokacio, aŭ samtempa ĉeestado en du diversaj lokoj, tiaperspektive ŝajnas nenio precipa. Oni povas eĉ diri pri multlokacio. Tamen bilokacio (aŭ multlokacio) bezonus sufiĉe grandan aŭtonomion de unuopaj mi, por ke ili (aŭ mi-j) povus aperi aparte. Oni ne scias ĉu tia aŭtonomio estus akirebla. Ĉu la edroj de la kubo povus apartiĝi de la kubo ne neniigante samtempe la kubon mem? Ja estas sufiĉe multe da homoj kiuj pensas, ke iu transformo okazis en ili, aŭ ili iele transformiĝis kaj nun ili estas iuj aliaj ol ili estis antaŭ la transformo, do la dokumento eldonita antaŭ la transformo konfirmas identecon de iu alia, de iu kiu ili jam ne estas kaj kiu sendube ne estas identa kun ili, do ili bezonas novan dokumenton eldonitan post la transformo. Transformoj povas esti diversaj, foje iu transformiĝas nur parte, iome aŭ iomete, ne tute kaj tiam li estas parte tiu kiu jam estis kaj parte kiu jam estas. Tamen, ĉu eblas la transformo plena kaj tuta? Verŝajne papilio estas io tute alia ol raŭpo de kiu ĝi devenas, sed la materialo estas la sama. Jen la situacio simila al negranda tablo farita el malnova ŝranko – vi sidas ĉe tia tablo kaj tute ne suspektas, ke ĝi iam estis la ŝranko, tamen la plankoj estas la samaj. Trasformoj ne nepre devas esti abruptaj, rapidaj kaj neatenditaj, klare videblaj kaj efektoplenaj. Ja ni transformiĝas senĉese, senripoze, senpaŭze. Ĉiutage ni vekiĝas iomete malsamaj ol ni enlitiĝis la tagon antaŭan. Ni hodiaŭaj estaj iomete, nerimarkeble sed iom iom malsamaj, neidentaj kun ni hieraŭaj, sed ni antaŭ-du-jaraj estas rimarkeble neidentaj kun ni hodiaŭaj kaj nin antaŭ-mult-jarajn ni rekonas malfacilege aŭ ni nur simulas rekonadon kaj fakte ni estas profunde konfuzitaj kaj mirigitaj dum iu provas konvinki nin, ke jen ni troviĝas je la foto. Kaj ni cerbumas kiel ni povis fari tion kion ni faris tiam, ĉar nun ni tiaĵojn certege ne farus. Tio havus vere interesegaj konsekvencoj leĝaj kaj juraj. Ekzemple: advokato povus konstati, ke la ulo kiu faris la krimon estis iu alia ol la ulo kiu sidas nun sur la benko de akuzitoj. Ekzemple: se la testamento estis skribita antaŭ dek jaroj tiam la riĉaĵon estis heredigita al tiu kiu nun jam ne ekzistas – tiu kiu nun ekzistas kaj asertas ke estas la heredanto povas tiomgrade diferenciĝi de la ulo indikita en la testamento (ja povas okazi, ke li transformiĝis plene kaj profundege), ke ĝuste mortinta riĉulo tutcerte testamentus al li nenion. Ekzemploj povas esti multegaj kaj ĉiu facile trovos la sian, kompreneble se volos ludi tiamaniere – tia ludo estas sufiĉe morna, do eble estos pli bone ne manki la tempon kaj la tempon tiel ŝparitan oni povos uzi por solvi la jenan problemon: ĉu papilio povas responsi pri tio kio faris raŭpo? Rezultas el tio, ke iu devus havi ne unu dokumenton, sed tutan valizon da tiuj. Nu! Kofrojn. Bretojn. Tutan egan bibliotekon iu devus portegi ku si. Arkivejon plenegan, eĉ eksplodantan je atestoj kaj konfirmoj. Karavanoj tramarŝus Liberlandion. Karavano post karavano. Serpentumantaj kolonoj de porteguloj. Nu! Ja tiuj dokumentoj bezonus atestojn konfirmantaj iliajn originalecon, ĉu ili estas aŭtentaj aŭ falsaj – kaj tiuj atestoj ankaŭ bezonus konfirmaĵojn – kaj tiel plu. Ja falsaĵoj troveblas ĉie kaj ĉiam. Oni devas esti atentegaj ....... Kaj se iu malŝatas kolekti montojn da paperaĉoj li aŭ ŝi povas fari sian propran dokumenton. Tiaj manefaritaj dokumentoj sendube estus nefalsaj (eĉ se ili estus falsaj, ili estus aŭtentaj kaj veraj, vere memfaritaj) kaj konfirmus ankaŭ, aŭ eble ĉefe kaj antaŭ ĉio la mensostaton de la faranto. Manefarita pasporto estus ankaŭ multe pli interesa kaj pli kredebla ol pasporto produktita serie, milionkopie, kaj distingebla de ĉiu alia pasporto nur perfote – kvankam tio ankaŭ estas ia vero pri ni, tio ke ni distingeblas unu de l'alia ne tiom multe kiom al ni ŝajnas ..... Tamen bolnovu sciiĝi, ke ĉi tie troveblas neniu elŝutebla ŝablono. Se vi almigris ĉi tie, vi sendube ne estas la pigrulo.