Kaj se la penso iĝi la civitano de Liberlando transflugis vian kapon, ne postkuru ĝin. Lasu ĝin kuregi pluen kaj malaperi ien malantaŭ la horizonto de via kapo. Ĝi pereu tien kaj revenu neniam. Por kio ĝi denove turmentu vin?
Neniuj civitanoj estas ĉi tie, do eĉ se vi ekdezirus iĝi tiun kaj se akceptus ĉiujn neprajn, laŭ vi, kondiĉojn, vi ne iĝos la civitano liberlanda. Nek la unua kaj ununura. Nek la unika kaj escepta. Nek honora. Neniuj civitanoj estas ĉi tie kaj neniuj estos. Jen ĉio.
Ĉu civitanoj nepras? Ĉu mi vere bezonas ilin? Ja ili tuj volus rajtojn. Nur rajtojn. Nur rajtojn kaj neniujn devojn. Ĉar tia estas la idealo al kiu strebas civitanoj. Ho ne! La idealo estas alia. Tute alia. Nur privilegioj. Jes. Ĝuste tio – nur privilegioj! Rajtojn devas havi ĉiuj kaj privilegiojn povas havi nur kelkuloj – tia estas la naturo de privilegio. Sed natura estas ankaŭ tio, ke ĉiuj volas esti privilegiitaj. Kaj plej bone estus, ke ili havu la samajn privilegiojn kiej ĉiuj aliuloj kaj ankaŭ tiujn kiujn neniu alia havas. Nu, tiam tuj ekus koŝmara kverelego. Do, ĉu vere civitanoj estas ĉi tie bezonaj? Por kio havu ĉi tie araĉon de uloj konsiderantaj sin kiel pli bonaj ol aliuloj kiuj konsideras sin kiel pli bonaj ol tiuj uloj? Nur teruran kapdoloron tio povas rezultigi. Tute sufiĉas al mi nefortaj kaj neoftaj migrenoj miaj, tiaj duontagaj kaj dupilolaj.

Sed, se vi volus, vi povus esti litero en la libro. Ĉu vi volas? Ordinara litero. Eble vi povus elekti la tiparon . . . . . Ne. Tute ne. Ĉar tiam ĉiu tuj volus esti la riĉa belega inicialo kaj neniu volus esti komo. Do, se vi volas, vi povas esti litero. Aŭ iu signo. Sen rajto elekti. Okazos, ke vi estu ŝ tiam vi estos ŝ. Nu bone. Jen ĉio . . . . . . . . Elekti? Por kio? Kion? Vi eniris ĉi tien – vi estas ĉi tie. Mi povus demandi vin: kion vi pensas, kiu kaj kia litero vi estas? Tamen mi ne demandos vin. Vi tuj volus komenti. Nenio tia, mia kara litero. Nenio tia! mia kara krisigno.