Kaj se vi volus peti azilon, ne petu, eĉ ne provu peti, eĉ ne volu fari tion.
Kion vi povus ricevi se vi petus? Supozu, ke vi rakontus vian historion. Supozu, ke vi verkus ĝin sufiĉe lerte aŭ tute mallerte. Supozu, ke iu transformus vian historion en novelon, eble eĉ en romanon, aŭ en dramon aŭ en kavaliran eposon aŭ en rakonton friponecan ....... Ne. Prefere en fadenon de larĝega tapiŝo. En enhaveto estanta unu el centoj, miloj da enhavetoj-fadenoj apartenantaj al la romano titolita Aziluloj – vi povus havi en ĝi alian nomon – ho, verkante la veron ni povus ŝanĝi ĉion en vi, ni povus tiel ŝanĝi vin ke vi ne rekonus vin mem, eĉ ne suspektus ke vi iam estus iun tian, vi ekkonsiderus tion kiel fabelado pri antaŭaj enkarniĝoj ...... Kompreneble, ni povus ŝanĝi nenion – nenion en vi, tamen ĉion ĉirkaŭ vi – vi vivus longe kaj feliĉe: Kaj finfine li petis azilon en Liberlando. Li ricevis ĝin kaj poste vivis tie longe kaj feliĉe. Tamen atentu! Tio ja signifus, ke vi vivus nur unu mallongan frazon. Sendube vi volus vivi romanon-riveron aŭ eposon kelkfoje pli longan ol Mahabharato. Jes. Kaj kompreneble la vorto feliĉe enhavus vian vizion de feliĉo. Ĝuste tial mi petis vin, ke vi ne petu, ke vi eĉ ne provu peti, ne volu peti, ĉar via vivo estos transformita en unu mallongan frazon kaj poste vi senbezone suferus seniluziiĝon, plorus, furiozus, malkvietiĝus, sakrus kaj malbenus la destinon, kaj ja vi povos ŝanĝi nenion ....... Do, eble oni anstataŭigu la preteriton per la prezenco? Li petis azilon en Liberlando. Ricevis ĝin. Nun li vivas tie kaj estas feliĉa. Sonas pli bone, ĉar enhavas neniun sugeston pri la fino. Vivas kaj vivas. Daŭre vivas. Iu estos leganta tion post ducent jaroj kaj vi daŭre vivos. Enkaze de preterito iu estos leganta tion nun kaj vi jam estas morta. Feliĉe morta.

Do por kio peti, se oni povas peti nenion? Ĉu legado ne sufiĉas? Pensu – vi estas tion leganta, nun, ĉi-momente, do vi estas ĉi tie. Vi estas Leganto. Pli bonan statuson vi ja ne povas atingi.

Aŭ eble jes? Ja povas okazi, ke mi forfuĝis la malbonkvalitan krimromanon? Aŭ persekutas min la stilo seneca kaj sentrajta, sengustaj frazoj, manko de refleksiado ...... kaj mi volus enigi la belan strofon ......

Eĉ se estus tiele, pensu: ĉu vi trafis bone? Ega enuo regas ĉi tie – iaj sinuaroj, iuj labirintoj, senĉesa oni-ne-scias-pri-kio-temas aŭ kaj-tio-estu-romano? kaj daŭraj kio-tio-estas? . . . . . . . Ĉu vere tiaĵon vi atendis kaj imagis? Kaj se jes, ĉu tio gravas? Memoru, vi estas Leganto. Neniam vi ricevos la rajton enverki ion ajn. Neniam vi perdos la rajton legi kaj interpreti. Por kio oni kompliku aĵojn simplajn? Ja simplaĵoj estas sufiĉe ekstreme komplikaj.