Mi sidiĝas kaj rigardas. Ne la straton. Ne. En la fendo inter du domoj troviĝas nek la strato, nek la placo, nek aliaj konstruaĵoj. Supre malhelblua ĉielo dekstre falanta kojne ĝis la rando de malnova ŝtona muro kun krevaĵplena, forskvamiĝanta stuko. Meze malhelverda deklivo de monteto, serena ondo ne atinganta la dekstran randon de la fendo..... Tute kvazaŭ iu flago..... Jes, tia povus esti la flago de Liberlando: tri makuloj de koloroj kun ne certaj, ĉiam sinŝanĝantaj tonoj kaj intenseco – ne strioj, sed makuloj, makuloj kiuj ne estas regulaj poligonoj..... Anstataŭ la flago-simbolo, la flago-vidaĵo. Aŭ la flago-abstrakta-bildo. Oni ne komprenos. Oni estos serĉantaj en la ordinara vidaĵo signifojn simbolajn. Kaj oni trovos tiujn. Kaj oni transformos la ordinaran vidaĵon en la ordinaran simbolon simpligante la vidaĵon ĝis plej ordinarajn figurojn geometrajn, simplajn kaj regulajn, por ke tiuj asocios kun neniu vidaĵo..... Anstataŭ malnova muro povus esti malnova tegmento, jam iom kaviĝinta, iom tordiĝinta. Tegola. El tegoloj ruĝaj, sed ne okulfrape, ne akre, jam ne flamantaj, prefere iom estingitaj, pli oranĝe ol brune ruĝaj. Ĉio ĉi bone konvenos ....... Feliĉe, feliĉege tio ne estas la flago, sed nur la vidaĵo. Ordinara vidaĵo.