HISTORIETO DE IU PALISETO

AKTO 1
Scenaranĝo minimuma kaj asketa. Sur la sceno troviĝas nur la barilo, simpla, ligna barilo. En la barilo iu paliseto, kompreneble. La paliseto estas nova, dum la barilo estas malnova, aŭ maljuna. Kaj se ne maljuna, tiam almenaŭ mezaĝa. Noveco (juneco) de la paliseto estas okulfrapa kaj kaptas atenton de spektantoj. La spektantoj cerbumas kion faras la juna (nova) paliseto en la malnova (maljuna) barilo. Kaj nur ĝi estas nova, tute nova. Oni devus anstataŭigi ankaŭ la ceteraj palisetoj. Eble baldaŭ oni tion faros. Eble oni havis nur unu paliseton. Eble ĝuste tie estis la truo. Eble oni ĵus komencis riparadon kaj forĵetis tiun plej detruitan, plej putrintan. Profunde enpensiĝintaj kaj turmentantaj de tiaj enigmoj la spektantoj ne rimarkas, ke la unua akto jam finiĝis. La paliseto malparolas tutan tempon. Eĉ ne knaretis.

AKTO 2
Scenaranĝo minimuma kaj asketa. Sur la sceno troviĝas nur la barilo. En la barilo troviĝas la paliseto, kompreneble. La paliseto estas nova kaj la barilo estas malnova. Kompreneble, la paliseto jam ne estas tiel nova (juna), kiel ĝi estis en la unua akto. Ĝi estas pli maljuna je unua akto, kiu daŭris pli longe ol la tipa, statistika akto en la tipa, statistika teatraĵo. La barilo ankaŭ estas pli maljuna, precize tiom same kiom pli maljuna estas la paliseto. Alia situacio maleblas, kvankam ĝi estus ege interesa. Ekstreme interesa. Eble iu el la spektantoj guste pri tio cerbumas: pri individua tempofluo, pri manko de tempo objektiva, ekstera, eterna, monotone, senakcele forfluanta... Nu, bone. Se iu spektanto vere pripensas tion, do li aŭ ŝi pripensu. Ceteraj spektantoj sin koncentras por rimarki iujn ajn ŝanĝojn mi ne mirus, se ili komencus ludi trovu dek detalojn kiujn diferencigas la unuan akton de la duan aŭ ekus spontane veti kio estos ŝanĝita en la tria akto. Tamen ili rimarkas nenion, ĉar ŝanĝoj estas nerimarkeblaj.
La paliseto malparolas. La barilo malparolas ankaŭ.

AKTO 3
Scenaranĝo minimuma kaj asketa. Sur la sceno troviĝas nur la barilo. En la barilo kompreneble estas la paliseto. La paliseto ne brilas jam pere de sia noveco kaj freŝeco kaj la barilo sendube ne brilas pere de sia maljuneco, ĉar maljuneco laŭnature ne brilas, eĉ ne briletas. Kompreneble, kompare al la barilo la paliseto brilas, sed ĝi ne brilas tiel kiel ĝi brilis komence. Ne povas esti alie. Povus esti alie, se iu lakus tutan barilon; tiam ankaŭ ĝi brilus. Tamen oni ne scias, ĉu tiam ĝi brilus pere de maljuneco aŭ de lako. Feliĉe neniu tia aperis sur la sceno kaj lakis la barilon. Ankaŭ la paliseton.

AKTO 4
Scenaranĝo minimuna kaj asketa. Sur la sceno troviĝas nur la barilo. Kompreneble, en la barilo troviĝas la paliseto. La paliseto daŭre estas nova, dum la barilo daŭre estas malnova... Sed... Ŝajnas, ke la paliseto iom griziĝis. "Apenaŭ rimarkeble" jen io alia ol "nerimarkeble", ĉar se iu havas bonajn okulojn, se iu estas atentema kaj observema, tiam tian etan griziĝon rimarkos, kvankam tio estus multe pli dubado, sencerteco, hezitado, suspektado ol vera rimarkado. Kaj... Iu makulo ekaperis sur la paliseto. La makulo estas neregula, taŭzitranda. Verdeska-arĝenteska. Ĉu iu likeno? Oni ne bezonas atendi, ke dum interakto la spektantoj komencos studi biologion de likenoj por difini la specion. Ili estos interparolantaj pri io alia, se estos, kaj ili ne rimarkos negrandan bretaron starantan ĉevande en la koridoro kaj plenan de libroj pri likenoj.

AKTO 5
Scenaranĝo minimuma kaj asketa. Daŭre kaj senŝanĝe. Sur la sceno troviĝas nur la barilo. En la barilo troviĝas la paliseto, kompreneble. Daŭre kaj senŝanĝe. La paliseto jam ne estas nova (juna), dum la barilo daŭre estas malnova (maljuna). Nu, la barilo tute ne estas pli malnova (maljuna) ol ĝi estis. La barilo ŝajnas la sama, dum la paliseton prikreskas kaj kovras likenoj.
Foje akvo estas verŝata de supre kaj vento blovas el post la kulisoj.

AKTO 6
Scenaranĝo minimuma kaj asketa. Daŭre kaj senŝanĝe. Sur la sceno troviĝas nur la barilo. En la barilo troviĝas la paliseto, kompreneble. Daŭre kaj senŝanĝe. La paliseto jam ne estas juna, ĝi estas mezaĝa, dum la barilo daŭre estas maljuna. La barilo tute ne estas pli maljuna ol ĝi estis. La barilo ŝajnas la sama kia ĝi estis, dum la paliseton kovras likenoj. Ankaŭ musko. Eble en la barilo komencis bori truojn iu larvo aŭ ipso tipografo, sed tion la spektantoj ne povas vidi.
Foje de supre lumas la suno kaj el post la kulisoj neĝas furioze.

AKTO 7
Scenaranĝo minimuma kaj asketa. Daŭre kaj senŝanĝe. Sur la sceno troviĝas nur la barilo. En la barilo troviĝas la paliseto, kompreneble. Daŭre kaj senŝanĝe. La paliseto maljuniĝas dum la barilo ne devas maljuniĝi, ĉar ĝi estas maljuna ekde la komenco...Ĉu la barilo iom kliniĝis? Jes. Tio estas klare videbla. La paliseto staras rekte kaj la barilo ne staras rekte. La barilo staras kurbe. Kaj oni ne scias, ĉu la barilo volas jam fali surteren faligante ankaŭ la paliseton, aŭ eble vidas en la paliseto sian lastan ŝancon? Ne estas facile tion juĝi. La paliseto estas nepenetrebla. Neniu scias kion ĝi pensas. Neniu scias kion ĝi fikombinas. Kiajn planojn havas. Eble ĝi imagas, ke finfine la barilo maljunulego kolapsos kaj ĝi, la barilo, liberiĝos, estos staranta rekte, sole, ne najligita, ne katenita. Eble eĉ iel forigos de si la likenan kovraĵon, verdeske-arĝenteskajn barbojn kaj buklaĉojn kaj denove ekbrilos kvazaŭ freŝe prirabotita...

AKTO 8
Scenaranĝo minimuma kaj asketa. Daŭre kaj senŝanĝe. Sur la sceno troviĝas nur la barilo. En la barilo troviĝas la paliseto, kompreneble. Daŭre kaj senŝanĝe. Krome la barilo sur la sceno troviĝas ankaŭ fajrejo. Ie fone. Flamoj jam ne videblas. Flamoj jam preskaŭ mortis, brulado finiĝas, nur io inkandeskas. K.W. eniras la scenon (aŭ eble R.N. aŭ G.I. aŭ Z.F. aŭ iu alia, kvankam K.W. estus probable la plej bona). Li proksimiĝas al la barilo. Rigardas ĝin atente. Kaptas la paliseton kaj forŝiregas ĝin, dum la barilo falas bruege sur la planko kaj dispecetiĝas. K.W. iras al la fajrejo. Tiam tute neatendinte la paliseto forglitiĝas el liaj manoj, strange, ĉar ĝi ne estas glata... eble ĝi glatigis iom sian likenan asprecon pro la pluvo... ĝi stumbligas K.W. kiu falas, frapas la ŝtonon perkape (do sur la sceno troviĝas ankaŭ la ŝtono, kvankam ĝi ne estas videbla, vualas ĝin la barilo). Kadavro.

La paliseto:
Ne tuŝu fiulaĉo la noblan paliseton
Vi perdos sub la pugo komfortan tabureton


Kurteno


Vere stultega fino! La paliseto devus malparoli, silenti, ne penegi pri novpopola, balbuta proverbo. Kompreneble, finoj povas esti diversaj, tamen ĉiu estos tragika. Ekzemple: K.W. volas hakpecetigi la paliseton. Iu peco saltas furioze kaj frapas la tempion de K.W. La ulo (fiulaĉo) falas morta... Ko to po. Estus sensence elekti inter koloroj kaj formoj de tiuj tragedioj... Sed la komenco estas tre saĝa. Kaj mi estintus ŝanĝi ĝin – tutan unuan akton iu riparas la malnovan barilon kaj penas alnajli novan paliseton – sed mi ŝanĝos nenion. Tiam la teatraĵo estus tre stulta kaj nun ĝi estas stulta-saĝa (stulte-saĝa aŭ saĝe-stulta). De saĝeco al stulteco. Nu, jen preskaŭ la traktato pri deruliĝado malsupren (intelekta kolapso).

Mi jam aŭdas multobliĝantajn voĉojn de kondamno. kompreneble mi aŭdas ilin nur image, ĉar reale nenio tia okazos – ke io tia okazu, iu devus almenaŭ tralegi la historieton, kvankam estus pli bone se iu ĝin spertus – kaj ne sufiĉus, ke iu tralegu aŭ spertu ĝin, iu devus ion diri pri tiu historieto – aŭ tiu historieto devus tuŝi lin aŭ ŝin sufiĉe profunde, por ke ili decidu, ke indas malfermi la buŝon – ko to po - - - probable mi postulas tro multe – samtempe premisante, mi ne scias ĉu prave, ke mia imago ne apartenas al la realo, ke ne estas parto de ĝi, ke la realo estas io ekstera, paralela al mia imago kaj ili havas nenion komunan, kio mem povus esti interesa tragikomedio Se ne de kondamno, tiam almenaŭ de enuo, ĉar ne de skandalo, kvankam tiajn oni ne povas ekskludi, aŭ de maltrankviliĝo aŭ senvolontiĝo... Denove la barilo? Sed povus aperi ankaŭ voĉoj esprimantaj interesiĝon: kial denove la barilo? kio kaŭzas, ke la ordinara barilo estas tiel alloga? ĉu la barilo povas esti tiom eksterordinara, ke ekas la novan tendencon en dramaturgio?... Kaj spekulado, prikonsiderado, diskutoj, kvereloj komenciĝos. Sed antaŭ ĉio provoj sintezi kaj ĝeneraligi, sistematizi...
Jes. Ĝeneraligado estas iu malsano bezonanta diagnozon kaj kuradon. Kaj eĉ se tio ne estas malsano, ĝi almenaŭ estas la fenomeno simila al malsano, kiu meritus la individuan dramon aŭ riveromanon poste transformitan en senfinan filmserion televidan. Jen la repertuaro de teatro. Jen la burĝono de repertuaro, nur la dua teatraĵo. Neniu scias nun, kiel riĉa kaj abunda estos la repertuaro, kiel ĝi progresos, kio estos ludata ofte kaj kio nur de tempo al tempo. Mi jam scias. Du sekvaj dramoj estos: Fabo kaj fazeolo kaj Jaro 2028. Sed mi verkos nenion pli. Neniu ankoraŭ tion scias kaj jam oni komencas pritaksi la tendencon tolerante neniujn kontraŭajn opiniojn... Sed la malsano simptomas multe pli subtile, preskaŭ nerimarkeble. Malantaŭ la fenestro severa vintro. Frosto kaj neĝo ne rezignas jam pli ol du monatojn. Neniu ripozo. Neniu paŭzo. Mi aŭdas: jen nenio nekutima, tiaj vintroj okazas ĉi tie, vintroj devus esti tiaj, tiaj vintroj estas tipaj por tiu ĉi zono klimata, por tiu ĉi regiono, por la lando transbarila. Kaj ja tia vintro okazas ĉiun sesan aŭ sepan jaron. Do post la vintro severa okazas kvin aŭ ses vintroj mildaj, preskaŭ senneĝaj kaj senfrostaj – do, netipaj. Mi demandas: kio estas pli tipa? Kaj mi aŭdas la responson: nu, certe ke pli tipa ol tipa estas io netipa.
Kompreneble, ke ili pravas. Kaj mi ne argumentos, ne kverelos kun ili, ĉar el tio kio estis verkita supre mi povas konkludi, ke ili rigardos brulvange la fascinan historieton de la paliseto.


<<<