BLANKA MALESPERO
la tragikomedia monodramo je unu akto

La noto:
Homoj vivantaj transe de la barilo diras kutime ke prenas ilin nigra malespero kiam ili sentas sin tute malhelpaj, plenaj de rezignado. La blanka malespero ne estas la kontraŭo, tute ne. La malespero restas la sama, nur la koloro ŝanĝas sin.

La scenejo estas malplena, dezerteca, senigita de iuj-ajn objektojn. La planko blanka. Mola. Premita kavetiĝas. Aspektas kvazaŭ kovrita per dekkelkcentimetra tavolo de neĝo.

Sur la scenejo estas homo. Havas varman jakon, dikan pantalonon, neĝbotojn, nigran lanan ĉapon surkape, solidajn gantojn surmane. Aktoro kiu ludas tiun ĉi homon estu nekonata kaj terura, estu maljuna viro kiu jam ne parolas klare, ofte haltas, ne finas la frazon kio ne estas la rezulto de profunda konvinko, ke aŭskultantoj tre bone scias pri kio temas, ĉar ili ne scias, des pli ke li konstruas frazojn longajn kaj kompleksajn – tiu ĉi trajto ne povas esti plene eksplikita pere de lia aĝo, ĉar tiom maljuna li ja ne estas, jam ne suferas la demencon. Tia malavantaĝo en kazo de Blanka malespero iĝas avantaĝo. Precize pri tio temas. L'aktoro ne devus ludi, ne devus imiti, sufiĉas, ke li estas si mem, kondutas normale, samkiel ĉiutage, kaj se li forgesos iom da teksto, ne gravas kiom, ajnan fragmenton, estus eĉ pli bone, li devus improvizi – tiam ĉio estus ĝuste tia kia devus esti, ĉar temas pri tio, ke la teksto nur "tiru langon". La reĝisoro ankaŭ ne estas bezonata. Blanka malespero estas la teatraĵo reĝisoranta sin mem.

La homo, ni konas nenion pri li, kondutas kvazaŭ li estus ion skribanta sur la plankon. Aŭ desegnanta. Li metas mallongajn kaj longajn strekojn kaj streketojn. Iuj cirklojn, kvadratojn, diversajn figurojn. Ĉiuj sufiĉe etaj por ke la spektantoj ne povu tiujn distingi. Kaj ĉiuj estas verdaj. Diversverdaj. En plej variaj nuancoj kaj tonoj de verdo. Nu, dirante koncize: li skribaĉadas verde. Verdege. Malrapide, malsisteme, sen iu plano, almenaŭ lia strategio estas nedeĉifrebla. Tutan tempon li ion murmuras kaj balbutas. Por kompreni lin, oni devas aŭskultadi plej atente, senspire. Kaj pri tio ankaŭ temas.


- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - belege belege belege - - - - diras daŭre ripetas - - - belege estas mensogas bele mensogas - - - - - - - - - - - - - kompreneble mensogas - - - - ne estas belege - - - - eble nur bele - - - - nur belete - - - - - la neĝo vualas veran belegon belegon de la herbejo vintra - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - jesss jes jes la belego de herbejo vintra - - - nekredebla nekredebla - - - - - ĉu ili vidis la vastan herbejon vintre? - - - - nekredeble diversverdan subtile verdan verde-brune-flave-emeralde-grize-nigre-violece-verdan herbejon kun miloj da nuancoj kaj centoj da tonoj - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - ne neĝis jam de kelkaj jaroj - - - oni preskaŭ forgesis neĝon etuloj ankoraŭ ĝin ne vidis ne tuŝis - - mi preskaŭ forgesis neĝon neĝo aperas nur en sonĝaj koŝmaroj - - - - - - - - - - neĝo nur vualas la belegan vintran herbaron kovras ĝin samkiel morta tuko - - - - - - - - - - kaj ili diras koto koto koto koto - - ke la neĝo kaŝis la koton - - - - - koton ili havas enkape iliaj cerboj kotiĝis - - - - - sidas en betonaj urboj kaj vidas nur betonon do ĉio ŝajnas griza - - - - seka kaj griza samkiel ŝtono kaj betono - - - - - - - - - - - - - - la vintro revenis - - - - - - frosto - - - neĝo - - - - - - - - - - - por kio ĝi revenis? forgesis ion kaj volas tion preni? do prenu tuj kaj foriru! tuj foriru! for! for! for! - - - - - - - - - ------ neniu ĝin volas ĉi tie mi vin ne volas ne volegas ne deziregas - - - - - - - - - - - mi aŭ neniu? - - - mi kiu estas neniu aŭ kiu estas ĉiu? - - - - - mi-nenu-ĉiu ne deziras vin - - - mi deziras ke vi vintro kruela kaj sensenca foriru kaj neniam revenu kaj vi revenis - - - kiu vin alvokis? kio vin allogis? - - - - - - - - - - - - skiistoj - - ha! diablaj skiistoj! - - - - - - skiado - - skiado - - - ho! ho! ho! skii ili volas! - - - kvazaŭ vivo sen skiado tute ne gravus - - - - - ne vivendas ne viveblas sen skiado - - - - - - - - - - - - - nur pri skiado ili parolas - - - - - - ------ - - - - - - - - - - kvazaŭ ili ne povus vivi sen skiado - - - - - - - - - suferu tuta mondo por ke ni plezuru - - - - - - - - - - - - jes jes jen la regulo terura: mia sufero – via plezuro - - - - - mi plezuras – vi suferas - - - - - - - - - - - - bestoj ne skias kaj vivas - - - - - - - - - - - por kio skii? - - - - - - - por ke oni ne naĝu en la neĝo - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - por kio homoj iris tie kie neĝas kaj frostas? devis sidi tie kie neĝo kaj frosto mankas - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - jes - - devus esti malpermesite vivi en la zono malvarma - - - - - - - kiel oni povas ami froston kaj neĝon? nekredeble nekredeble - - - - - mi tion ripetas kaj ripetadas kaj mi ripetos tion ankoraŭfoje: estu malpermesite loĝi tie kie domoj devas esti hejtataj - - - - - - - - - - malvarme malvarme malvarme mi volas eliri por momento mi devas vestiĝi mi revenas kaj devestiĝas poste denove vestiĝas revestiĝas kaj devestiĝas - - - tutan tempon nur vestoj vestoj vestoj - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - kial mi ne forflugas al varmaj landoj? - - - - - - - mi ne havas la flugilojn kial mi ne havas la flugilojn? mi povus havi flulgilojn - - - provizorajn tempajn mi alflugus al iu varma lando kaj mi forĵetus la flugilojn ĉar mi ilin ne bezonus mi bezonus prefere naĝilojn kaj poste post la vintro ili denove kreskus por ke mi povu reveni al la lando kie mi naskiĝis kaj kie mi vivas - - - - - - - - - - kial varmaj landoj ne alflugas al mi? - - - - devus esti malpermesite vivi en landoj vintraj - - - ni ne perdus tiom da energio tiom da forto tiom da ĉio - - - - - ja tutan tempon ni pensas nur pri tio kiel varmi nin ni inventas novajn kaj novajn hejtilojn kaj tiu ĉi nigra malespero - karbo - - - kiom da energio da tempo da forto da ĉio ne ŝparus se vintro malĉeestus - - - - kiom da belaĵoj kaj utilaĵoj ni povus fari se ne perdus la tempon energion monon forton kaj ĉion alian por produkti novajn hejtilojn - - - - - kiom da belaĵojn kaj utilaĵojn ni ne forbrulus - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - jes jes la vintro devus malaperi la vintro devus malaperi morti por ĉiam la mondo devus esti senvintra - - - - - ne mi ne apogas la tutmondan plivarmiĝon mi ne volas ke dezertoj estu pli dezertaj ke lagoj elvaporiĝu ke fiŝoj kuiriĝos en bolantaj maroj ne ne ne temas pri tio mi nur malamas la vintron mi nur volus ke la vintro foriĝu forpeliĝu - - - - - - mi nur volas ke ĉi tie kie mi vivas kaj loĝas estu milde agrable kaj varme tutan jaron nur tion mi deziras ĉu tio estas tro multe? - - - - kaj mi ne volus ke iu kaj io pagu por miaj revoj - - - - - kial oni ĉiam ricevas ion kontraŭ ion? - - - ĉu vere maleblas ricevi ion kontraŭ nenio? ja preskaŭ ĉiun tagon ĉiun horon ĉiun momenton nenio estas ricevata kontraŭ io do kial ne povas esti inverse? - - - - - - - - - - - - - - imagu ke anstataŭ perdi la tempon por skiado oni prenas tutan neĝon kaj tutan glacion de la nordo kaj portas al Saharo kaj Saharo denove estas verda - - - - - - - - - belega revo kial ne devo? - - - - - - - - - - - - - - - - - - - Naturo perfida - - - – Tero perfida - - -- - - ---- Naturo-Tero - - - - Tero-Naturo - - - Natero - - - vivon malpuran kaj ĝin malpurigantan la Tero volas neniiĝi - - - - - nin kreis jes fine sukcesis kreis la ilon vere utilan kiun uzos kontraŭ la vivo - - - - - - ni detruos la vivon kaj tiel liberigos ĝin de malpura vivo - - - - - - - - - mi malamas neĝon ege malamas - - - - ĉu iu iam aŭdis pri la verda blindeco? neniu neniam aŭdis pri io tia - - - konata estas nur blanka blindeco neĝa blindeco - - - - - mi malamas neĝon sed mi agnoskas ke la neĝo estas pura pura kiel la dezerto ĉar la neĝo estas dezerto kaj dezertoj estas puraj - - - - - - - - - -- - - - - ----- do ni dezertigos tute kaj plene kaj absolute ni dezertigos la teron kaj tiam la tero estos pura denove pura same kiel ĝi estis antaŭ la vivo aperis - - - - - - - - - ruza Tero - - - - tro ruza - - - - povas okazi ke ni la homoj detruos ankaŭ ĝin antaŭ ol ĝi detruos nin - - - - - - - - - - - - -ni batalas kontraŭ Naturo ĉar Naturo minacas nin Naturo estas danĝera povas nin mortigi kaj nie volas vivi sendanĝere kaj kiam la Naturo estos venkita kaj anstataŭigita per Kulturo tiam ni komencos batali kontraŭ Kulturo ĉar tiam Kulturo nin minacos estos danĝera kaj ni volegas vivi sendanĝere do ni devos detrui Kulturon ho! ni eĉ komencos tian batalon kaj povas okazi ke antaŭ ol ni detruos Naturon ni detruas Kulturon kaj ni eksterminos nin mem sed Tero tion ne permesos ĉar tiam ĝi perdos la ilon vere utilan - - - - - - - - ------ la plej grandiozan dartron plej fortan plej venoman  dartron de dartro la kanceron de kancero kanceron de ĉiuj kanceroj - - - - - - nenio nova jen la penso banala: se la vivo estas la kancero de Tero ni estas la kancero de la vivo - - - - - - - - - ------ -- - - - - ------ - - - - - - - - - - - - - - kial mi ne letargias? jes mi povus tradormi la vintron volonte ege volonte kondiĉe ke poste mi ne dormus tutan someron - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - pli bone oni skribas sur la neĝo neĝo similas paperon - - - - - pli facile oni skribas sur la neĝo ol sur la herbejo verda - - - - - - - - - - - - ------ ĉu tio signifas ke la neĝo estas pli bona ol verda herbtuko? - - - - ----- - la herbejo verda ne bezonas homan verkaĵon - - - - - homaj banalaĵo ne taŭgas - - - - - - - - - neĝo povas ilin kovri - - - - - - -


Kaj tiel plu. Kaj ĉiukaze iom alie. Ni ne forgesu, ke la teatraĵo iomgrade verkas sin mem, ke l'aktoro estas ankaŭ l'aŭtoro. Se li volas. Ĉar eblas , ke li ne volas. Tiam li limigos la tekston je grumbloj kaj balbutoj, kaj la reston alparolos al si la spektantoj. Se ili volus...

Kaj kiam la tuta planko estos plene kovrita per skribaĉaĵoj, tute verdigitaj, tiam la kurteno falos.

Eksonos apenaŭ aŭdeblaj aplaŭdoj kiuj facile malvenkos kontraŭ laŭta sopiro de malpeziĝo, aŭ eĉ fajfado. La spektantoj forlasos la teatron seniluziigita, iom konsternita, ŝokita. Se iu sukcesos resti ĝis la fino.

Estos bedaŭrinde, se ne, ĉar ĝuste post la falo de kurteno aŭdeblos la voĉo de kuracisto:
Nu, sufiĉas por hodiaŭ. Vere bona laboro. Ankoraŭ dudek, tridek tiaj seancoj kaj ni povos elhospitaligi vin.


<<<