La situacio estas drama.
Dramega. Dramema kaj drameca.
Sed ankaŭ
dramiginda kaj dramigenda.
Tia ĝi estas. Do mi provas
ĝin dramigi.
Mi ne scipovas verki dramojn, sed mi devas verki ĝin, ĉar ĝuste la dramo venis al mia kapo kaj forveni ne volas. Ĝi estu tute normala dramo, probable ege tragia komedio, kun scenoj, aktoj, roloj, indikoj kaj rimarkoj necesaj por teatrigi ĉion ĝuste kaj laŭ volo de aŭtoro, nu, kun ĉio kio nepras por ke la dramo estu dramo. Feliĉe, mia dramo ne estos destinita por la sceno – por normala, klasika sceno teatra kun kurteno, kulisoj kaj kartonaj dekoraciaĵoj. Ĉio estos okazonta en tiel nomata "scenejo natura". Jes, mi scias, nek dekoraciistoj, nek luminĝenieroj gajnos monon. Mi scias. Plej probable komponistoj ankaŭ gajnos nenion, kvankam ĉi momente tio ne certas – mi supozas, ke ĉiuj aperontaj sonoj ankaŭ estos sonoj naturaj kaj aperos tute nature; nu, se tiu situacio okazus ne kiel antaŭe verkita dramo, sed kiel la konsekvenco de diversaj antaŭaj okazaĵoj, tiam akompanus ĝin, aŭ povus ĝin akompani, ĝuste tiaj sonoj. Soniĝenieroj ankaŭ ne gajnus – kvankam tio ankaŭ ne certas: povus ja okazi, ke iu partoprenanto alportus paroltubon aŭ iun alian negrandan sonamplifilon por superkrii l'aliulojn. Tamen estas malfacile antaŭvidi tion enkomence, eĉ antaŭkomence. Nu, ĝenerale ne estas facile antaŭvidi ion ajn. Ŝajnas, ke la dramverkisto ankaŭ gajnos nenion, ĉar li ne verkos, sed nur provokos, ekos – ĵetos ŝtoneton kiu kaŭzos lavangon. Probablege aktoroj ankaŭ ne gajnos, ĉar ili ne estos necesaj – neniu imitos neniun, ĉiuj rolantoj estos ili mem kaj eĉ ne scios, ke ili rolas, ne estos konsciaj, ke ili teatras, ke partoprenas iun dramon, kvankam la eventoj povos esti vere dramaj. Tamen ne temas ĉi tie pri la dramo de dramverkado – la dramo de dramverkado estas neniu dramo kompare al la ĝusta dramo...




Tamen la situacio estas
malpli drama ol ĝi estis antaŭ
kelkaj tagoj (bedaŭrinde, ĝi nur ŝajnas tia).
Pro la neĝo. Jes, neĝis iomete. La mondo iom blankiĝis. Ĉar kiam ĉi tie estas nek verde, nek ore, nek blanke, tiam estas malpure, hide kaj aĉe. Hido reĝas, hidemo estras, hideco regas. Kaj betona barilo estas imperiestro... Tio tute ne signifas, ke mia dramo estos okazanta ĝuste tiam kiam estas nek verde, nek ore, nek blanke, kiam estas malvarme, malplezure, malseke, putre kaj nebule. Ne. Tio devus esti varma, longa, hela tago. Povus esti ankaŭ vespero, longa, somera vespero nevoleme noktiĝanta. Povus esti ankaŭ nokto. Diversaj tagtempoj povus esti kaj fakte diversaj tagtempoj estos, ja la dramo daŭros longe, ĝi ne estos nur unu epizodo malpli longa ol palpebrumo, preskaŭ nerimarkebla. Tagtempo ne gravas multe, sed devus esti varme. Mi ne ŝatas malvarmiĝi. Eble neniu ŝatas tremi kaj dentklaki. Ŝajnas al mi, ke tiam intrigoj malbone teksiĝas kaj nodiĝas – ili rigidiĝas, dratiĝas, ne interplektiĝas ĝuste. Eble mi malpravas. Ne gravas... Kaj se tagtempo ne gravas multe, do ankaŭ ne gravas la loko. Nur la barilo betona gravas kaj nepras. Unu el tiuj monstraj bariloj tiel volonte, eĉ entuziasme, starigataj lastatempe ĉirkaŭ bienoj. Betona barilo kiu imitas barilon lignan aŭ ŝtonan kaj pro tio konsidereta kiel bela, pli bela ol tio kion ĝi imitas. Sed la modelo kaj desegno ankaŭ ne gravas, ĉar ĉiu taŭgas, ĉiu estas sufiĉe teruriganta kaj frapega. Kvankam pli frapega estus barilo farbita verde-ruĝe-blanke-blue (tiuj nomoj kaj difinoj trompas iom, ĉar jen tonoj kaj nuancoj decidas, ĉu tia kompono de koloroj ravas aŭ paralizas – tamen provo difini kaj indiki la kolorojn laŭ la skalo de Pantone estus vera troigo – ni devas fidi al ĉieestanta malgusto, aŭ figustaĉo, popola) aŭ brune-blanka. Ni ne estu tiel kapricaj. Ja intrigo povas translokiĝi kaj ĉiu dramakto povas okazi ĉe alia barilo. Elekto ŝajnas senlima – feliĉe nur ŝajnas. Tamen por kio ni iraĉu kaj iraĉu? Sed staraĉi samkiel la paliseto barila ankaŭ ne estas bone...
AKTO
ĉu estus motivita
divido de tiu ĉi dramo
je aktoj kaj scenoj? ja dekoraciaĵoj
ne ŝanĝiĝus, escepte nur se ili estus detruitaj, aŭ tuta intrigo translokiĝus, sed ambaŭ kazoj estus elementoj de la dramo ..... kaj scenoj? preskaŭ senĉese "aktoroj" alvenus kaj forvenus, do la scenoj interplektiĝus, daŭrus senfina koliziado – por kio do krei eĉ pli grandan kaoson? alvenado kaj forvenado de aktoroj okazus tute laŭ ilia volo kaj ilia laŭvoleco estus strikte limigita far tute neantaŭvidebla evoluo de la intrigo...

Estas varme kaj plezure. Kiel oni diras: nenio anoncas tempeston – ventego, malhelbluaj, preskaŭ nigraj nuboj, muĝantaj tondroj, fulmoj disŝirantaj la ĉielon, vipbatanta pluvego jen lastaj pensoj alvenantaj enkapen. Kvankam ete sufoka kaj peza aero povas iom maltrankviligi. Iuj povas tion percepti, precipe tiuj kies sangocirkulado ne funkcias perfekte, l'aliuloj ne.

Malantaŭ la barilo betona, kiu estas statistike hida kaj pro tio ĝia hideco iĝas nerimarkebla, kio faras ĝin vere danĝera por povraj restaĵoj de estetikemo erarvagantaj ie en la anguloj de statistikaj mensoj, homoj komencas amasiĝi. Aktoroj aŭ spektantoj – tio malfacile distingeblas. Mi timas, ke ĝis la fino tio ne distingeblos. Mi timas ankaŭ, ke tio ne distingeblas ekde la komenco – ja aktoro estas ankaŭ spektanto: oni ne povas nei, ke li spektas la spektaklon en kiu li partoprenas; kaj la spektanto estas ankaŭ ĝis iu grado la aktoro de spektaklo kiun li spektas – ĉi kaze tiu grado estos ege alta.
La horo
 de komenco
 ne estas indikita.
 Tio signifas:
se iu
 alvenas ĉi momente, tiam
 la dramo komencas por li aŭ ŝi
 ĝuste tiam; se iu alvenos post du horoj,
 la dramo komencos por li aŭ ŝi du horojn poste; se iu aperos la sekvan tagon, la dramo komencos por li aŭ ŝi la sekvan tagon, kondiĉe ke ĝi ne finiĝos antaŭe – tion mi ne povas konstati je nuna fazo de verkado, ĉar la horo de fino estas eĉ pli nedifinebla ol la momento de komenco. Konstateblas nur tio, ke la spektaklo ne daŭros mallonge, kvankam mi ne povas ekskludi la solvon drastan, eksplodan.

La homoj amasiĝantaj ĉe la barilo apartenas al la Asocio de Partizanoj de Bariloj Lignaj. Komence neniu tion suspektas kaj divenas, ĉar la pardebalioj tute ne distingiĝas de membroj de multaj aliaj asocioj. Tamen ili eble distingiĝas iel de partizanoj de bariloj betonaj, aŭ pardebabeoj (oni ne scias ĉu ili havas iun asocion – eble baldaŭ fondos ĝin). Do ne identigu pardebabeojn kiel posdebabeojn (aŭ posedantojn de bariloj betonaj), kiujn laŭvice oni ne devas identigi kiel prodebabeojn (aŭ produktistojn de bariloj betonaj), kvankam povas okazi, ke iu estu ambaŭ. Ĉiuj kombinoj estas permesitaj. Eĉ la plej ekstremaj atentendas – kio al ni ŝajnas ekstrema, randa kaj tute malebla, por la vivo estas tute kutima kaj nemirenda.
La situacio
kio-okazas-ĉi-tie?
-kial-kaj-por-kio-ili-staras-ĉi-tie?
aŭ la senorda, kaosa svarmado malrapide malvualas kaj montras siajn kaŭzojn. Jen la konstatoj kun la forto de sloganoj komencas elmergiĝi el la kakofonio de interparoloj, transformiĝas en kriadon. Iuj vokaloj estas prononcataj tre longe, tro longe, ĝis ili hurliĝas, kvankam ankoraŭ ne estas en tiu ĉi ĝemado kaj lamentado iu terura agreso, furiozeco, ĉion detruanta malespero. Eble super la kapoj, aŭ sur la barilo, ekaperos stria standardo kun slogano: BETONAJ BARILOJ - FOR! aŭ pli akra: HIDECO DE BETONAJ BARILOJ – FOR! FOR! FOR! Bedaŭrinde la literoj estas preskaŭ same hidaj kiel betonaj bariloj, sed ŝajnas ke neniu tion rimarkas. Eble iu tion utiligos kiel bonan kontraŭargumenton. Kontraŭ kio?... Ankaŭ individuaj paroladoj rapide plinombriĝas. Homoj vokas al io. Al detrui ion. Al faligi ion. Al anstataŭigi ion per io alia. Al ne konstrui tion, sed konstrui ion alian. Iuj paroladoj sonas kiel prelegoj, kiel lekcioj, aŭ almenaŭ imitas tiajn, provas havi sciencan kaj akademian karakteron. Tamen ne estas facile atingi tian efekton. La spaco aperta ne estas la resonejo de universitata aŭditorio. Sed ankaŭ argumentado kaj rezonado sufiĉe mizera kaj nekonvinkema. Nu, kial iu barilo ligna kun palisetoj stretaj aŭ kurbaĉaj estu bela aŭ eĉ belega, dum betona, kelkajn centimetrojn dika panelo kun sufiĉe precize formigitaj detaloj, imitanta samtempe solidan, potencan, krudan, rustikan muron el hakitaj ŝtonoj kaj tornitajn, barelecajn, ventrumajn balustroj kun vespaj talioj estu hida? Vere, estas jene: plej malfacile eksplikeblas tio kio estas evidenta. Ĉar kial tio estas evidenta? Unue oni devus ekspliki kio estas belo kaj kio estas hido. Kaj probable estos sufiĉe da tempo por fari tion. Ĉe alia flanko de la barilo regas silento. Neniuj signoj de vivo. Neniu svarmado. Nenio. Eĉ la hundo ne ekbojas. Eĉ la kato ne ekmiaŭos. Eĉ la muso ne ekpepos. Eĉ la birdoj ne ekĉirpos. La silento vere terura. Vi eksentas vin malkomforte. Ve eksentas vin malforte. Kion faru? Paroladu kaj paroladu vane kaj sencele? Senrezulte? Senreage? Ĉar antaŭ la parolanto staras nur tiuj, kiuj tion kion li aŭ ŝi parolas aŭdis multfoje kaj unu fojo plu povas esti la proverba akvoguto, kiu troplenigis la kruĉon – aŭskultantoj turnos sin dorsen kaj en senbrida frenezo komencos ruinigi, dispecetigi kaj rubigi barilojn lignajn, stakigos forŝiritajn palisetojn por sin aŭtodafei...
Kaj tute neatendite,
oni ne scias de kie, sed
preferege de tie, el malantaŭ la
vojsinuo aŭ el malantaŭ la monteto, tio
dependas de tereno, ekaperas la kotbulego
sur radoj. Ŝovas sin malrapide, kvankam povus rapidege kaj violente, kvazaŭ pro eviti dispolviĝon. Ĝi haltas kvazaŭ malaŭdace kaj heziteme je la distanco kiu difineblas kiel sekura, aŭ malebliganta rektan atakon de la homamaso. La momento de suspenso. Samtempe de streĉo kaj malstreĉo. Veo kaj malpezigo. La kotbulego krevas kaj elsaltas el ĝi la posedanto de la barilo betona. Li mem ankaŭ tute kotŝmirita. Kun helpo de kelkaj kolegoj (pri kiuj oni ne scias kiajn barilojn ili posedas kaj ĉu iujn ajn – koto sur iliaj vestoj indikas, ke ili kune ekspediciis kaj aventuris) atakas impetege la pordegon kaj konkeras ĝin. Jam li estas ĉe l'alia flanko. La surprizita kaj konfuzita homamaso svarmas kolere. Sed ankaŭ iomete ravita, kvankam ne tiomgrade kiom la posedanto de sieĝata domo. Ĉar li ŝatas, ŝategas kastelsieĝadon – la homamaso ne scias pri tio, ne scias ankaŭ tion, ke la barilo, kiun ĝi postulas faligi, estas rezulto de ega kompromiso: la edzino ŝategas dratbarilojn (mi prisilentos kial, mi ne eniraĉos kotŝue ies vivon intiman), dum ŝia edzo viziis ĉirkaŭ la domo, jam havantan du dikegajn turojn, potencan, fortegan, ŝtonan dentmuregon kun kreneloj kaj hurdicoj, eble eĉ kun mahikuloj (li ja estas vicprezidento de Asocio de Partizanoj de Remparoj, Fosaĵoj, Palisaroj kaj Muregoj Defendaj) – tial ili fine konsentis je betonaj paneloj, kiuj sube imitas ŝtonan muron kaj supre dratreton, aŭ prefere maŝrabon konsiderante dikecon de "dratoj". Kaj nun ekaperis la ŝanco transformi enimage tiun ĉi kaĥeksian barileton en potencan fortikaĵon kaj poste, dum la fervoro de heroa defendo eksplodigi ĝin, pruvante tiamaniere ĝian feblecon kaj neutilecon, do ankaŭ nepron konstrui la veran fortikaĵon.
Nun la dramo plirapidas.
Bolanta akvo kaj gudro verŝas sin
sur la homasamo. Falas pluvego de sagoj.
Prelegoj, lekcioj, analizoj, alvokoj kaj revokoj forbruiĝas, malaŭdiĝas en pligrandiĝanta tumulto. Sed jen alvenas helpaj taĉmentoj. Ĉu vere? Ja tio estas la rezervarmeo de Asocio de Produktistoj de Bariloj Betonaj. Sekvas ĝin regulaj taĉmentoj de produktistoj de cemento subtenataj de ŝtonministoj kaj fosmaŝinistoj. Sekvas ilin produktistoj de fosmaŝinoj kaj transportbendoj, inĝenieroj kaj projektistoj, tiuj kiuj ilin kuracas kaj nutras, kaj ilin sekvas aliuloj kaj aliuloj, ĝis la horizonto... Kaj el alia flanko alvenadas brigadoj de lignohakistoj, lignaĵistoj kaj meblistoj kaj segistoj... Mi nek listos nek mencios argumentojn kiujn ili tenas enmane, por ke la haroj ne hirtiĝu, vangoj ne paliĝu, sango ne densiĝu minacante je embolozo kaj fulma sklerozo. Sed kie deksesopo batalas tie la deksepa gajnas. Surprizege ekaperas, alvenas de ĉie, amase kaj are, la partizanoj de dratbariloj (nu, sendube tion kaŭzis la posedantino de la sieĝata barilo betona). Ili laŭtege krias, ke ĝuste iliaj bariloj, dratbariloj, estas la plej bonaj, ĉar preskaŭ nevideblaj, vualas nenion. Tamen neniu aŭskultas ilin, eĉ ili mem ne povas aŭdi sin. Kuregas tramplante, piedpistante partizanojn de kompromiso, kiuj provas konvinki, ke oni ja eblas kunigi en barilo elementojn lignajn, betonajn, metalajn, preskaŭ ĉiujn. Tiujn provas superkrii nemultaj, sed terure muĝemaj, partizanoj de bariloj vivaj, kreskantaj kaj verdaj. Subtenas ilin oni ne scias kiu. Ĉar sendube ne ekologoj, kiuj turmentiĝas ege ne povante pritaksi, ĉu pli nociva estas forhaki arbojn por palisetoj, aŭ forgrinci montojn por betono, aŭ forŝiri ercojn feraj por dratoj, aŭ ŝutkonstrui remparojn grundajn profunde transformantajn pejzaĝojn...


Kaj tiel plu. Ĝis la konflikto inter civilizacioj. Ĝis la milito inter galaksioj. Ĝis la katastrofo kosma, kompare al kiu tio kio okazis je kampoj de Kurukŝetro estus nur tumultado post la matĉo piedpilka. Kaj se tio estus detalege priskribita, tiam grandega Vjasa pro honto ruĝiĝus.    <<<<