Bonvenu en nia vakcinejo!

Ni ĝojas, ho! treege ni ĝojas, ke vi alvenis ĉi tien! Kompreneble ni konscias, ke via alveno ne samas la firman decidon vin vakcini, ĝi ankaŭ ne nepre estas la simptomo de via hontema dezireto fari tion. Ni ankaŭ ne forĵetas la eblecon, ke vi troviĝis ĉi tie hazarde, aŭ pro pura scivolemo. Tamen se vi troviĝis ĉi tie, ni ne perdos la ŝancon prezenti al vi nian vakcinon.

Jen LIB2021.

LIB2021 estas la vakcino universala. Ĝi efikas je ĉio: koagulas blankon, batas flavon, muelas amelon, disfandas grason. Nenio povas rezisti. Ĉion ĝi venkos. Kaj kompreneble enplantas integrajn cirkvitojn, iujn ajn. Ĝi rektigas kaj malplektas DNA fadenojn – anstataŭigas kaoson per dolĉa ordo.

La listo de efektoj dezirataj estas impona: ni vidas pli bone, ni perceptas pli vaste, ni aŭdas pli klare, ni sentas pli subtile. Niaj haroj kaj dentoj rekreskas (foje eĉ troe), sulkoj glatiĝas, dorso ĉesas doloraĉi, sonĝaj inkuboj ne plu nin vekas, apetito revenas aŭ pligrandiĝas, ni ne anhelas plu, ni estas tiom fortaj ke ni forgesas tute pri laciĝo kiu foje donas dolĉan senton, la memoro iĝas razileca kaj ni povas facile vundi nin.

Kaj por havi ĉion ĉi sufiĉas nur tralegi TION de la komenco ĝis la fino, atenteme, detale.

Nur legu! Ne verku tion, ho ne! - la rezulto estos mala kaj vere plorinda.

<<<