Ie, malproksimege de ĉi tie ne estas facile difini kioma estas la distanco, ĉar eĉ pli malfacile estas indiki kie troviĝas „ĉi tie”, troviĝas iu lando kie loĝas homoj ege amantaj klasifiki, grupigi, katalogi, ordigi. Ekzemple, ili tre precize determinis, kiujn ritmojn, skalojn, sonojn povas esti ludataj je tiu aŭ alia parto de la tago. Ĉiuj ritmoj, skaloj, sonoj (ĉiuj kiuj ili konas kaj uzas) ankaŭ estas precize katalogitaj, grupigitaj, klasifikitaj kaj nomitaj. Aliaj sferoj de vivo ankaŭ estas sammaniere ordigitaj – eble pro tio kion ni ekvidas tuj post alveturo tien estas nekredebla kaoso kaj malordo. Nu, tiel povas nur ŝajni al ni pro diversaj, nekonataj koloroj, formoj kaj odoroj..... Kompreneble, ilia vivo familia ankaŭ estas bone ordigita kaj katalogita. Nome, ĝi konsistas el kvin etapoj mi ne scias ĉu estas iuj subetapoj kaj subsubetapoj, sed tiuj estas supozeblaj. Tri unuaj etapoj estas sufiĉe evidentaj kaj konataj probable ĉie kaj rilatas al infanaĝo, juneco kaj plenaĝo. Banaleco de tiuj ĉi etapoj ne estas interesa. Dum la kvara etapo sendube banala ne estas, pri kio pruvas jena priskribo: kiam vi jam ekvidos la infanojn de viaj infanoj, tio signifas, ke la tempo venis por ke vi forlasu vivon familian kaj enarbariĝu, konstruu tie la budeton, manĝu tion kio donas al vi arbaro kaj trankvile meditu. Sed eĉ pli fascina ŝajnas la kvina etapo, la lasta: kiam la konvena momento alvenos, vi devas forlasi la ŝirmilon enarban kaj eki tramondan vagadon, iĝi la sekan folion kiun vento ĵetas ĉiudirekten....
Grandioze! Kvankam tio estas nur idealo tro ideala por tro multaj, kaj pro tio tieaj arbaroj estas plenaj de tigroj, ne de meditantaj gemaljunuloj.
Mi ekpensis: nu, estus grandioze foriri kaj malaperi. Kiam mi tiele ekpensis: antaŭe kaj poste? Mi ne scias. Sed mi sentis min kvazaŭ tiu ĉi penso, tia vizio, estis en mia kapo vere tre longe, tutan tempon ĝi kuŝis ie, alte sur la breto, neatingebla, kaj fine ĝi forfalis de tie pro diversaj skuoj kaj tremoj, blovoj kaj aerumoj.
Estas facile verki. Estas facile imagi. Estas facile elspezegi metaforojn kaj nebrideblajn, senlimajn viziojn.
Kiel mia malapero aspektontus? Kien mi estus ironta? Al la dezerto flava aŭ blanka? Sur la blanka mi baldaŭege transformiĝus en bulon de glacio, antaŭ ol mi malaperos. Sur la flava mi mortus pro malsato kaj soifo, poste mi mumiiĝus, escepte nur se iu besto vorus min ...... Ĉu ĝuste pri tia malapero temas? Nu, kaj kiele alveturi la dezerton: nur, simple, elhejmiĝi kaj iri TIEN? ja jen la distanco de kelkmil kilometrojn – kaj kio okazos dumvoje? timindaĵoj..... Tamen ĉiu versio supozas, ke mi estos sufiĉe lerta por foriri vivoplene paŝante. Kaj se iu apopleksio trafos min antaŭ ol mi decidos foriri kaj forprenos de mi la povon komandi miajn gambojn aŭ ŝanĝos min en legomon? Do mi devus foriri sufiĉe frue. Ĉu nun? Nun ŝajnas iom tro frue. Sed poste eble estos tro malfrue.....

Kaj laŭvica vizio: la dezerto plena de malaperantaj maljunuloj, ien ajn mi iras tie mi renkontas amasojn de malaperantaj gemaljunuloj..... Malaperi en la amaso de malaperantoj? Ja plezura tio ne estos......