KAMPA ĉar troviĝas je la kampo. Kompreneble, ke je la kampo. Kie ĝi povus troviĝi se ne tie?
Se ĝi troviĝus je la dezerto, ĝi nomiĝus DEZERTA (sed ĝis nun la tia ne ekzistas kaj probable ne ekzistos – liberlandajn dezertojn travojaĝas neniuj karavanoj kaj solaj kuraĝuloj ankaŭ ne multas - tiuj dezertoj estas la plej teruraj el ĉiuj dezertoj mondaj – do oni devus aranĝi la plej ekstreman maratonan vetkuron).
Se ĝi troviĝus je la oceano, ĝi nomiĝus OCEANA (la oceano ekzistas ĉi tie, do povus ekzisti OCEANA restoracio – ĝi ankaŭ povus esti nomita SENHOMA).
Se ĝi troviĝus je la rivero, ĝi nomiĝus RIVERA (sed neniu rivero fluas tie, do tia restoracio ne estos).
Se ĝi troviĝus je la lageto, ĝi nomiĝus LAGETA kaj je la lago – LAGA (ĝi ankaŭ ne ekzistos, ĉar la lageto en la parko estas vere malgranda, malfacile oni metus sur ĝi unu tablon, prefere tableton – oni ne scias ankaŭ kion oni povus kapti en la lageto, loko en ĝi sufiĉas nur por unu ora fiŝeto, unu duvalvulo kaj unu arbusteto de kanada akvopesto).
Se ĝi troviĝus je la herbejo, ĝi nomiĝus HERBEJA (aŭ eble HERBA – ho, imagu eliksirojn, tizanojn, infuzojn, dekoktojn... )
Se ĝi troviĝus ĉe la vojo, ĝi nomiĝus ĈEVOJA (feliĉe estas ĉi tie neniu vojo – eble iu pado troveblus – tiam ĝi nomiĝus PADA – plej prefere ĝi nomiĝus LIGILA).
Sub la grundo ĝi nomiĝus SUBGRUNDA, sub la tero ĝi nomiĝus SUBTERA (ĉu ĝia specialaĵo estus salato el lumbrikoj aŭ el herbradikoj? - prefere el herbradikoj).
Kaj en la tunelo nomiĝus TUNELA (kaj ĝia specialaĵo estus pudingo el lumeto?)
En aero nomiĝus AERA (kaj ĝi estus la restoracio ŝvebanta kiel balono, kirliĝanta kiel sekiĝinta arbfolio, fluanta kiel lanugo, ĵetata ĉiudirekten kiel plumeto perdita de iu birdo – la manĝejo nur por la palaj, maldikaj kaj travideblaj, por artistoj kiuj nutras sin nur per arto).
Je la marĉoj ĝi nomiĝus MARĈA.
Je la dunoj ĝi nomiĝus DUNA.
Je la deklivo ĝi nomiĝus DEKLIVA.
Kaj tiel plu.
Ni revenu al la KAMPA.

Se la restoracio KAMPA troviĝas ĉe Esplanado, tio signifas, ke ĝi ne troviĝas je la kampo, aŭ la kampo troviĝas ĉe Esplanado... La lasta supozo ne estas erara. En Liberlando ĉio povas najbari ĉion. La spaco liberlanda estas ekstreme kaosa, taŭzita kaj interplektita. Por priskribi ĝin ni bezonas tute novan geometrion, ĉar ambaŭ la geometrio eŭklida kaj neeŭklida ne sufiĉas, ne taŭgas. Kiu tamen pensus pri tiaĵoj, se la stomako bruas kaj antaŭ okuloj kuŝas la menuo cereala-terpoma (ekzemple: terpomaj pankukoj kun kremo).