Ne ĜANGALA.
Ne KVERKARA.
Ne PINIARA.
Ne ALNARA.
Ne BETULARA.
Ne ARBARETA.
Ne BOSKA.
Ne ARBAREGA.
Nur ARBARA. Ordinare ARBARA. Same kiel ordinara estas ĉi-tiea arbaro.
Sed frandemuloj kiuj precipe amas sovaĝan viandon (ekzemple rostitan femuron kapreolan) seniluziiĝos terure. Tial, ke la arbaro ne estas sovaĝa, kvankam iomete al la tia similas. Kaj se ĝi ne estas sovaĝa, tiam nenio sovaĝa vivas en ĝi (vere sovaĝa logiko tio estas). Ankaŭ tiuj kiuj amas diversajn fungojn ne estos kontentigitaj. Neniu supo funga estos donata, ĉar ĝi estas la plej hida el ĉiuj malbongustaĉaj supoj – krome, fungoj estas sovaĝaj estaĵoj kaj ne kreskas ĉi tie.... Kaj fragoj? Fragoj arbaraj? Ho, jen io alia. Ĉu io tiel delikata kaj subtila kaj malaŭdaca povas esti sovaĝa? Do mendu la eskvizitan deserton: freŝaj fragoj kun kirlita kremo... De kie preni kirlitan kremon en la arbaro? Ĉu kreskas ĉi tie kremaj arboj? Nu, tio restu nia dolĉa sekreto...