Mi faris eraron. Sen iu ajn dubo. Muzikeio ne ekzistis. Ekzistis la muzeio. Pli precize – la muzejo. Aŭ la loko, kie muzoj estis adorataj.
Mi do faris eraron kaj bone. Jes. Dank'al tiu ĉi eraro la muzikeion, aŭ Muzikeion, aperis. La loko, kie oni adoras muzikon. Kian muzikon: tutan aŭ nur iuspecan? unu stilon? unu ĝenron? unu tradicion? Eble nur muziko liberlanda estas ĉi tie adorata?
Liberlanda?...... Do libra aŭ libera?
Muziko LIBERA – nuuuu, termino ege malplreciza, sed bone konata . . . . . . muziko kiu konas neniujn limojn, neniujn limigojn, neniujn barilojn . . . . . muziko senranda . . . . . tio ne signifas, ke senregula – mi timetas verki, ke tia muziko konas neniujn regulojn – pli bone estus verki, ke ĝi konas kaj uzas ĉiujn regulojn ĝis nun elpensitajn - - - - - 
Muziko LIBRA – kio ĝi estas?

Ĉu la muziko libra estas muziko ludata aŭ legata? Jen ege interesa demando, kiu indikas kaj supozas fascinan eblecon: legado povas esti ludado – kio povus signifi, ke literoj estas notoj kaj notoj estas literoj – kio povus signifi, ke verkado estas komponado kaj komponado estas verkado – ne kvazaŭ, ne metafore, sed vere - - - - -
Do, temus pri la situacio, kiam la muzikisto legas iun komponaĵon – atentu: ne legas la tekston priskribantan kiel li ludas tiun ĉi komponaĵon, sed li legas tiun ĉi komponaĵon - - - - - laŭte aŭ mallaŭte? elbuŝe aŭ nur enkape? - - - - - ho ne, povus kaj devus esti akceptebla ankaŭ la situacio, ke la muzikisto transformiĝas en legisto kaj anstataŭ ludi instrumenton li legas la tekston priskribantan lian ludadon - - - - - - - -
Tamen povus ŝajni, ke temas pri io tute alia. Pri turnado de folioj. Turnata folio susuras. Bruetas. Pli aŭ malpli laŭte. Klare aŭ apenaŭ aŭdeble. Oni ne povas turni la folion sensone – oni povas ne aŭdi tiun sonon, tiun brueton, sed tio jam estas alia afero, alia problemo. Foje, de tempo al tempo, probable ne ofte, okazas, ke la susuro de turnataj folioj prenas formon de pulsado sentebla, malfacile kaj nur per nemultuloj, tamen perceptebla – ĉefe pro iom malpli longaj distancoj inter ŝiroj-batoj-turnoj-plukoj, kaj ankaŭ pro malpli grandaj diferencoj je tiuj distancoj, kiuj povus ŝajni preskaŭ egalaj. Tia situacio estas tamen ne ordinara, ne tipa, ĉar regule, kutime, regas hazardeco kaj kaoso, kiuj ne nepre devas esti nur la hazardeco kaj kaoso de nia aŭskultado. Susuro de turnataj librofolioj (paĝoj) ne estas susuro de arbfolioj. Susuro de turnata paĝo estas kvazaŭ tranĉo, viptranĉo – la paĝo (librofolio) estas la klingo tranĉanta la spacon, susuro estas la sono tranĉanta silenton. Poste la spaco kaj silento fermiĝas. Susuro de arbfolioj estas la silento – foje estas – povas esti silento - - - - - - - Arbfolioj estas la spaco – foje estas – povas esti la spaco - - - - - - - ŝajnus tiele - - - - - -
Oni facile povas imagi, ke la koncertejo transformiĝas en legejon, aŭ ke legejo transformiĝas en koncertejon, kaj ĉiu aŭskultanto-ludanto, do ĉiu leganto, legas diversan libron, diversan ne nur titole, sed ankaŭ formate, paĝnombre, papere ...... Jes, tia situacio proksimiĝas al la muziko, al la komponaĵo, iu cela aranĝo de sonoj generitaj pere de paĝturnado. Eĉ pli facile oni povas imagi librojn uzitajn kiel frapinstrumentojn. Kompreneble, mi pensas pri libroj malmole binditaj, ĉar kovriloj kartonaj bone ne sonas, vere, tute ne sonas. Ja ne temas pri tio, ke ni bategu la tablon pere de libroj (kvankam tian komponaĵon, aŭ artaranĝon, oni ankaŭ povas imagi facile) – temas pri tio, ke ni frapu la kovrilojn pere de niaj fingroj, polmoj, pugnoj.
Ĉi supre prezentitaj situacioj estas facile imageblaj, ĉar ili estas klasike avangardaj. Kvankam la termino "klasike avangarda" ŝajnas paradoksa, kaj fakte estas tia, ĝi ŝajnas ankaŭ sencoplena kaj ĉi kaze utilega. Ekzemple, ĉu la suito komponita de Jim Lord, populare nomata "la suito oceana", je 27 volumoj de ĉiuj verkaĵoj de Joseph Conrad eldonitaj pollingve en 1975 estas io nekutima, speciala? Tute ne. Antaŭ cent jaroj eble tio estus io speciala, ŝokanta – nun ne. Nun tio estas nur la plej kutima, malnova kiel la mondo, komponaĵo ekstreme avangarda. Tiel avangardega, ke meritanta la nomon ariergarda. Ho, eĉ ariergardega....
ARIERGARDO!
Interesege.
La muziko
ariergarda.
Arto
ariergarda.
Kial oni neniam parolas (kaj verkas) pri arto ariergarda? Ĉu ariergardo estas malpli bona ol avangardo? Ja ĝi ankaŭ povas esti ekstrema, randeca..... Pensu, se avangardo estas tio kion arto provokis, tiam ariergardo estus tio kio provokis arton. Laŭ jena linia skemo: ariergardo --> arto --> avangardo. Ĉu ariergardo estus speco de antaŭarto? de praarto? Tiam avangardo estus speco de postarto.... Nu, kial ni ne parolu pri avangarto kaj ariergarto?
Ĉu la muziko ariergarda estus aroj de sonoj neniel aranĝitaj, sed trovataj de niaj oreloj kaj aŭskultataj kvazaŭ ili estus aranĝitaj far niaj oreloj, ekzemple? kvazaŭ ili estus komponaĵoj de iu ajn?
Do de kiu? De Arwokan Swidołaskow, ekzemple?

<<<