= Instituto Z


Kutime tio kio estas mistera, nekonata, same kiel tio kio estu nekonata kaj tio pri kio ni nur supozas ke tio ekzistas, estas markata X. Ne estas sufiĉe klara, kial estas ĝuste tiele, sed estas ĝuste tiele. Kvazaŭ X estus la plej mistera el ĉiuj literoj. Eble tial, ke ĝi okupas tute ne precipan lokon en la alfabeto kaj volas iumaniere kompensi tiun neprecipecon. Nu, eta, stulta, kompleksoza X. Dum Z bezonas neniun kompensadon, ĉar ĝia pozicio estas vere precipa.
Sufiĉe kutima estas opinio, ke la fino estas la komenco de io nova. De kio rezultas, ke la komenco estas la fino de io malnova. Tiu opinio prefere estas la metaforo, imagaĵo, espero, ol la vera, reala observaĵo. La opinio ŝajnas trafa eble enkaze de fenomenoj, okazaĵoj, aŭ nur partoj de tiuj, kaj oni ne scias pro kiuj kaŭzoj ĝi estis etendita al objektoj, konstruoj, konstruaĵoj. Nu, jen la ekzemplo de Z. Ĝi estas la fino de alfabeto, sed ĝi tute ne estas samtempe la komenco, nek de tiu ĉi alfabeto kies fino ĝi estas, nek de iu ajn alia. Kompreneble, se ni turnu la alfabeton, tiam ni havos zetapsilon kaj tiam Z estus la komenco. Dirante kaj verkante la veron ĉiu litero povus esti la komenco aŭ la fino aŭ la mezo de alfabeto (aŭ antaŭantaŭlasta). Tamen pro iuj kaŭzoj, kiuj probable estas sufiĉe malklaraj kaj komplikaj, la sinsekvo de literoj estas tia, ne alia. Sed ne tion esploru la Instituto, ne tio estos la objekto de studado. La projekto pri kiu laboru la Instituto vere povas esti la komenco de io – same bone ĝi povas esti la fino de io.
De kio?
De io kio estas kaŝita sub la mistera nomo Z.

Ekzistas tiaj alfabetoj, kie literoj estas ankaŭ ciferoj. Tia situacio ebligas senfinajn komplikegajn spekuladojn ofte konsiderataj kiel esenco de scio. Ne estas klare ĉu la spekulado mem, la senĉesa gimnastiko de la menso, intelektaj akrobataĵoj, aŭ la rezultoj de tiu spekulado estas konsiderataj tiele. Ŝajnas, ke la esenco de scio devus esti tio kion tiuj bone trejnitaj mensoj povus atingi kaj jam atingis en la domenoj ne konsiderataj kiel spekuladoj. Oni povas krei multege da tiaj sistemoj literaj-ciferaj. Por ĉiu alfabeto kaj por ĉiu lingvo – se ne por ĉiuj, do sendube por la plimulto; la tasko ne estas vere komplikega, pruvis tion iu serioza matematikisto en iu serioza scienca revuo; multe pli malfacile estas krei diversajn misterajn rilatojn, ligojn, parencecojn, asociojn, interpenetremaj strukturojn... nu, sed poste ni havus vere multe da plezuro deĉifrante tiujn.
Se oni eblas krei la sistemon literan-ciferan, tiam oni eblas krei la sistemon literan-notan.

Jen la rakonto kiu samtempe estas la partituro.
Jen la partituro kiu samtempe estas la rakonto.
La bela teksto kiu estas la bela muziko.
La bela muziko kiu estas la bela teksto.
Tute ne metafore, sed reale...
Kaj se tio estus ankaŭ la bela bildo?
Kaj se tio estus ankaŭ la bela pentraĵo?
Kaj se tio estus ankaŭ la bela grafikaĵo?

Komenco de tia sistemo jam ekzistas. Komenceto. Apenaŭ ĝermo. Burĝono. Io kio eĉ ne meritas nomi ĝin skizo. Iu desegnaĉo. Kvankam eĉ en la plej granda kaoso oni povas rimarki iun ordon.
La sonon kiu havas frekvencon 440 hercojn oni nomis A. Pro iu kaŭzo tiun sonon, ne alian. Kaj oni ekkonsideris, ke de ĝi komenciĝas iu sinsekvo de sonoj kiujn oni nomis: B,C,D,E,F,G. Sed okazis, ke A perdis sian pozicion kaj ĉiuj nun asertas, ke C estas la komenco de tiu ĉi vico sona. B transformiĝis en H (kvankam ne ĉie), dum B iĝis la nomo de H malaltigita duontone; pro tio tiu sono estas unika inter ĉiuj aliaj tonoj malaltigitaj kies nomoj estas farataj regule, aldonante la finaĵon -es. Kial Hes ŝanĝis sin en B ne estas grava nun... Ho ne! Kontraŭe – estas tre grava. Ni ne bezonas Hesojn kaj Fisojn. Neniun literaturaĵon oni povas el ili komponi...
Ni havas nur sep literojn. Nemulte oni povas verki uzante nur sep literojn. Sed ja la okto enhavas dekdu sonojn.... Kaj kiom da oktavoj ni havas?
Kaj kiamaniere noti paŭzojn? Kiel noti legato kaj staccato? Sonojn longajn kaj mallongajn? Por kio uzi diversajn tiparojn? Kaj interpunkcion? Ho, kiom da demandoj, kiom da taskoj, kiom da problemoj!
Kaj ĝuste pri tio laboros la Instituto Z.
Jam laboras.
Tutan tempon laboras. Senĉese, kvankam ĝis nun nevideble kaj neaŭdeble.
Duvoje. Pri la sistemo kaj pri kompozicioj-rakontoj. Ekzemple pri soneto-sonato. Do pri soneato.
Antaŭ ol tiaj komponaĵo kaj sistemo estos kreitaj, ni jam povas ludi la poemeton iom dadaisman-infanecan:

DADA BACH
DADA DEGAs
HA HA HE HE

La kompozicio ne estas ŝokanta, same kiel la teksto ne tuŝas la plej profundajn kaj delikatajn kordojn de homa animo de kie tia certeco? homaj animoj estas diversaj kaj diversaj kordoj en ili vibras. Muzika balbutado tio ne estas. Aŭ prefere, muzike ĝi nur balbutetas, dum literature balbutegas. Ĉefe pro manko de litero O. Ni povus anstataŭigi ĝin pere de apostrofo, same kiel enkaze de poezio, sed muzike la rezulto de tia manovro estus dubenda.

FAD' FAD' FAD'
AG' AG' AG' AG'
BACH AGAs

Ni provu trovi ion kontraŭan, tio signifas ni vidu kian tekston komponeblas el la simplega kaj komune konata (en la Liberlando kaj landoj najbaraj) melodio de infana kanteto pri kato kiu grimpis la barilon.

GEE FDD CEG GEE FDD CEC

Sensencaĵo. Idiotaĵo. Tute hazarda ĉeno de literoj. Probable en ĉiu lingvo. Bravulo, se iu tia trovos, povas ekprovi serĉi la lingvon, en kiu ĝuste tia vico de literoj signifos ion. Jen ega defio. Antaŭ li vojaĝoj tramondaj. Centoj da horoj pasigitaj en diversaj arĥivejoj. Tuta vivo detale aranĝita. Neniu momento de tedo. Senfinaj sukcesoj kaj malvenkoj, depresioj kaj eŭforioj.
Ni reprovu. Ĉi foje la melodio por plenkreskuloj. Kvankam ĝi povus esti ankaŭ la melodio por infanoj. Ekzemple lulkanto. Kvankam neniu kantas ĝin por luli infanojn.

DGBAGAGAGDisGD

Jen nur kelkaj komencaj taktoj. Kaj denove balbutado. Balbutado estos eĉ se Es anstataŭos Dis. Ĝi povus esti nur la ĉifro de paĉjo Korleone, kondiĉe, ke ĝi ne estos tiel longa kiel tuta kompozicio.... Tuj ni povas rimarki, ke granda problemo estas ĉu D estas super aŭ sub G, aŭ ĉu la melodio estas ascendanta aŭ descendanta, grimpanta aŭ malgrimpanta, fluganta foren aŭ falanta en abismon de melankolio.
Unu alia provo.

GFEEDCCDEeee DDGFEEDCCDE [eee signifas trilon – do devus esti efefefefe]

EDCCGEEGC    GGEDCCGEEGC

Ĝi montras klare, ke Domeniko Skarlatti estis aŭ terura poeto, aŭ eĉ analfabeto, aŭ tute neestimata, nekonata, ekstrema avangardisto kiu antaŭis ne nur sian epokon, sed ĉiujn epokojn postajn. Gravega estas la fakto, ke ni havas ĉikaze du paralelajn melodiojn-tekstojn. Kiel ni bone scias, ni havas du manojn kun kvin fingroj ĉiu, bedaŭrinde ni havas nur unu buŝon kun unu lango ene.

Jes, neimagebla amaso da laboro antaŭ ni....

Jam komence ni devas forĵeti la plej simplan dependon laŭ kiu sinsekvaj sonoj de klavaro estas markitaj per sinsekvaj literoj de alfabeto, ĉar tio rezultus en neludeblaj saltoj melodiaj, kiel enkaze de vorto BAZO. Reveno al neegalŝtupa agordo povas esti iu solvo de nia problemo, ĉar tiam ene de okto ni havus multe pli da sonoj ol dekdu, tamen ĉu sufiĉe multe por uzi ĉiujn literojn de alfabeto? Sed eĉ se estus tiele, tiam ni ne povus ludi nian rakonton je iu ajn instrumento klava kaj tio ne estus ununura komplikaĵo – kiel ni markus sonojn okte aŭ duokte plialtajn?
Ĉiuj literoj de alfabeto.... De kiu alfabeto? Ĉar alfabetoj ne samas, ĉar ĉiu lingvo alportas siajn proprajn signojn.... Kiel do ludi la signojn diakritajn?
Se tio estus direktivoj por verkistoj, similaj estus direktivoj por komponistoj: komponante ili devus pensi pri tio, kian rakonton kreus la sonoj. Ĉar notoj kreos ne nur melodion, harmonion kaj ritmon, ili kreos ankaŭ vortojn kaj frazojn.... Kaj kiel ni legu akordojn? Al kiuj elementoj de sintakso aŭ de morfologio rilatus ritmo kaj takto?

Kiu sono estos la litero Z? Lasta, unua aŭ meza?

<<<