lote, ĉiam, ĉiukaze, de ĉie aperadis vandoj, muroj, kolonoj, apogiloj..... Kaj ĉi tie – nenio. Nenio aperas. Nenio vualas kaj kaŝas. Nenio obstaklas kaj malhelpas rigardadon. Mankas vandoj. Mankas muroj. Mankas kolonoj. Mankas apogiloj. Mankas ŝnuregoj. Mankas septoj. Mankas pordoj kaj pordegoj. Mankas iuj ajn subteniloj. Nenio haltas rigardon. Nenio gvidas paŝojn. Mankas koridoroj. Mankas ĉambroj. Mankas ĉambregoj. Oni rigardas kaj vidas transege.
Tamen iuj ajn vandoj povas esti metitaj ĉiumomente. Ĉiumomente kaj ĉiuloke. Ĉar la tegmento, la memportanta, memŝvebanta tegmento, la tegmento fluganta povas esti facilege ŝovita. Sufiĉas nur spirblovi aŭ mansvingi.