ni
diras, ke kompreni
tion ne eblas. Kaj tio
ja estas vere simplega.
La truso estas falanta kaj
iumomente ĝi troviĝas je ĝusta
nivelo kaj tiam ĝi haltas tie kaj
ne falas plu. Sufiĉas nur kalkuli
la momanton de efemereco kaj la
momanton de volatileco. Sufiĉas
nur troviĝi ĝustamomente en la
ĝusta loko. Do oni devas kalkuli
ankaŭ la efemerecon de momento kaj
la efemerecon de loko. Estas
klare, ke post estas tro
malfrue kaj antaŭ estas
tro frue.     Tamen,
de kie la truso
estas falanta?