nu tio estas evidenta, ke muzeo devas ĉi tie troviĝi. Probable en ĉiu lando troviĝas la muzeo. Mi skribas probable ĉar ĉiam esceptoj troveblas ĉiam kaj ĉie – tamen Liberlando estas jam sufiĉe escepta, ke ĝi povas ĉi escepton malaprobi. Muzeoj estadas diversegaj. Povas okazi, ke oni projektas por iu muzeo la konstruaĵo ege specialan, tiel grandiozan kaj nekutiman, ke ĝi superas per siaj grandiozeco kaj nekutimeco la valoron kaj gravecon de la kolekto kiu en ĝi troviĝas kaj la vizitantoj alvenantaj el ĉiuj partoj de la mondo admiras ĝuste la konstruaĵon mem, ne la kolekton. Kaj ĝuste pri tia kazo temas.

En la muzeo oni amasigas kaj montras aĵojn kaj objektojn kiuj estis faritaj iam, en pli aŭ malpli proksima estinteco. Aĵoj kaj objektoj povas esti ajnaj, ĉiuj, gravas nur ke ili estis faritaj en pasinteco. Kompreneble, oni nur tiele diras kaj verkas. Oni ja scias, ke se estus vere tiele, muzeoj estus malplenaj, ĉar la estinteco ne ekzistas – ekzistas nur estanteco, do ĉio okazas kaj estas farata kaj daŭras nur nuntempe, estantece. Oni scias ankaŭ, ke estanteco estas nekaptebla, daŭras tiom mallonge, ke oni povas facile diri pri ĝi, ke ĝi ne ekzistas, ĉar ĝi tuj transformiĝas en estintecon, kiu ankaŭ ne ekzistas, ĉar ekzistas nur estanteco, nuneco, nur tio kio okazas en la nuna momento. Pri pasinteco ni povas nur diri (skribi), ke ĝi ekzistis, ke ĝi estas (aŭ prefere estis) la iama nuneco. Ĉio ĉi estas spagete komplika, do ni ne cerbumu pene pri tio – cerbojn ni havas jam sufiĉe konfuzitajn pro ĉiutageco.

Objektoj en la muzeo, do kolektaĵoj, muzeaĵoj, estas aĵoj substancaj, ili pezas kaj ampleksas, okupas iom da loko, iom da spaco. Oni povas tuŝi ilin, kvankam tio estas prefere malpermesita – se ĉiu vizitanto tuŝus ilin, baldaŭ ili malpuriĝus. Puraj manoj ja estas plena fikcio. Ĉu en Liberlando troveblas iuj aĵoj kaj objektoj substancaj, materiaj, apartenantaj al estinteco (do faritaj iam sed daŭre nun ekzistantaj)? Ne. Liberlando ekzistas nur tiam kiam vi legas ĝin. Vi ĉesas legi ĝin kaj ĝi malaperas. Iaj pecetoj de ĝi povas resti en via memoro, sed tio ja estos via memoro, ne Liberlando. Vi ankaŭ ne povas tuŝi Liberlandon. Vi nur povas tuŝi la ekranon, sed tio ne estas Liberlando. La ekrano estas nur ekrano. Vi povus printi la ekranojn kaj montri la bildojn dirante: rigardu, iam Liberlando aspektis tiel, tiele estis tie iam, antaŭ du monatoj ekzemple... Ja oni kutime faras tion. Oni montras fotojn de iu urbo dirante: rigardu iam estis tie tiele... Sed se nun estas tie alie, sendube io restis el la iama tempo: ŝtonoj, arboj, betono. Vi povas tuŝi tiujn kaj ekpensi: mi tuŝas ion tre aĝan ekzistantan de multaj jaroj... En Liberlando vi tuŝas nenion. Vi nur legas iun tekston verkitan antaŭe. Ĉu legado estas io alia ol tuŝado?
Interese: en la muzeo de literaturo oni ekspozicias skribilojn, malnovajn tajpilojn, seĝon kiun uzis iu verkisto, kajeron, unuan presaĵon kaj ja tio ne estas literaturo, tio estas io tute alia. Kial oni ne montras literaturon en la muzeo de literaturo? Eble ĝi estas nemontrebla. Kial ĝi estas nemontrebla? Ĉar ĝi ne ekzistas?