tiĝos ĉiu ekvidinte la konstruon ekstreme nekutiman, ununuran, unikan, neniam antaŭe vidatan, neripeteblan..... Oni povus multipliki kaj multipliki vortojn, sed neniu eĉ proksimume montros al ni la karakteron de tiu ĉi konstruo. Nu, eble nur la vorto efemera. Probable tiu ĉi vorto povus esti ĝusta – supozante ke iu vorto povus esti tia; vortoj neniam estas ĝustaj, vortoj nur deformas kaj difektas. Do, estu ĝi efemera.....
Imagu la gigantan truson. Vere egan. Vastegan kiel piedpilka ludejo. Ho, e
ĉ pli grandan, pli vastan. Pli longan kaj pli larĝan. Eble kiel la herbejo kiuj nur mi povas nun vidi kaj rigardi tra la trusoj de senfoliaj branĉoj kaj branĉetoj. Kaj suplan, flekseblan. Ne rigidan. Kurbumantan kaj ondumantan.... Kaj eble prefere la rigidan?.... Sed, sendube tute travideblan. Travideblan, sed videblan, rigardeblan. Klare rimarkeblan. Por ke oni povus rigarde sekvi ĉiujn nodojn, kunirojn kaj kruciĝojn. Estantan-sed-kvazaŭ-ĝi-tute-ne-ekzistus-.....
Kiel fluganta tapi
ŝo. Kiel fluganta tapiŝo kiu ekŝvebis tuj super la kapo. La fluganta tegmento kiu haltis dum sia flugo – ŝvebas, sed ne pendas, ĉar ne estas pendigita. Jes. Simple ŜVEBAS.
Jen la konstruo memportanta. Jen la konstruo memapoganta. Jen la konstruo memŝvebanta. Jen la konstruo mempendanta. Neniuj apogoj. Neniuj ŝnuroj. Neniuj helicoj.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
________________________________________________________________________