Ŝuoj por la piedoj estas la samo kiel ĉapelo por la kapo.

Mi ne devus uzi la vorton ĉapelo – mi devus uzi la vorton kiu ne ekzistas, kaj kiu estus la ekvivalento de ŝuoj, do tian vorton kiu enhavus ĉiujn specojn de kapkovriloj. La vorto kovrilo ne utilas, ĉar ĝi ne indikas, ke temas pri la kapo (oni devas aldoni al ĝi kap). La ŝuo estas iuspeca kovrilo de piedo, kvankam tute alia ol la ŝtrumpo, sed dirante ŝuo oni tuj scias, ke temas pri la piedo, ne pri la mano aŭ iu alia parto de homa korpo.
Ĉu tamen ekzistas la vorto, kiu enhavus ĉapelojn, ĉapojn, turbanojn, kronojn, helmojn, kaskojn, kapuĉojn kaj ion ajn alian, same kiel la vorto ŝuo enhavas sandalojn, botojn, ŝuojn altkalkanumaj, sportaj, laboraj... ĉiujn specoj de ŝuoj?
Ne, tia vorto ne ekzistas. (Ĉapelo enhavas kaj difinas nur diversajn specoj de ĉapeloj.)
Jen la nekredebla lingva neglekto. Terura malzorgaĵo. Kaj neniu faras nenion pri tio. Neniu provas tion ripari. Neniu nenie. Neniu pri tio ĉagreniĝas. Nu, vere nekredebla tio estas.

Kaj nun mi ne scias pri kio okupiĝi: serĉi tian vorton (prefere elpensi, inventi – serĉi ion kio ne ekzistas, sencon ne havas, esceptu nur se sencoplena estas sensenca tempoperdado) aŭ solvi la problemon kiom da kapkovriloj la homo vere bezonas.... Kompreneble ni ne konsideras la harojn kiel kapkovrilon. Tio treege komplikos nian situacion, kaj diskutado daŭros senfine.... Plej simple estas supozi, ke eblas vivi ĝismorte kun la kapo ne kovrita. Ĉar tio fareblas vere facile. Tamen je kelkaj kondiĉoj: ni ne estas kalvaj kaj ne suferas sunalergion, la klimato ne kaŭzas sunfrapojn, nek glaciigas likvojn en la kranio. Kaj Liberlando plenumas tiujn kondiĉojn, do mi povas senprokraste provi elimini tiun ĉi lingvan neglekton.
Gravas, ke en la spaco en kiu mi troviĝas, kvazaŭ perfekte homogena kaj sendirekta, senmakula, kiel kutime iu makulo ekaperas. Iu sulketo. Fluktuado. Kiel kutime oni ne scias de kie. Tiu fluktuado estas iu timiganta regulo ne plene regula. Nu, la vorto ŝuo havas nenion komunan kun la piedo. Nek kun la gambo. Nek kun la plando aŭ kalkano. Nek kun iu alia parto de la homa korpo. Do la vorto kiun devas esti kreita ankaŭ devus havi neniun komunan kun la kapo.... Ĉu devus havi ion komunan kun io alia? Se jes, kun kio kaj kio estus komuna?
Ho, facile ne estos.
Ho, ne estos.
Eble unue mi devus bone promeni tra mirakle aŭtuna arbaro. Kiam la suno daŭre brilas kaj povas plezure varmigi la cerbon por ke pensoj cirkulu pli vigle.

Iuj proponoj?
Neniuj. Daŭre neniuj . . . . .

De longe mi cerbumas, kion mi povus tatui sur mia kapo, kiam mi fine estos tute kalva. Nun, ĉi momente, mi pensas pri la mapo de la mondo. Tamen mi ne elektis la hemisferon. Ŝajnas io natura, ke tio devus esti la hemisfero norda. Aŭ eble nur Arktiko? Mi portus surkape glacian ĉapon. Brrrr.... Kaj la ĉielon? Firmamenton? Svarmantajn konstelaciojn? Hmmmmm.... Bone, bonege, ke mi neniam tute senhariĝos.

<<<