DOMO DE MODO Courier
Kuriera DOMO DE MODO


Neniu alia.
Do la diktatoro.
Absoluta diktatoro.

Kvankam eble ne kruela, venĝema kaj senindulga. Foje oni povas trovi, ie tie, ion kio ne estas Kuriero, sed tio okazas prefere pro manifesti la nediskuteblan reĝpovon, kiu indulgeme povas akcepti iuloke ian diferencon por montri la "homan vizaĝon" de la diktatoro, kaj mankon de timo.... Oni ne povas nei la supozon, ke tio ne estas la bone kalkulita spektaklo, sed ordinara malforteco (momento de malpovo?), ĝentileco, iu arta ideo, koncepto, eĉ nepro kiu rezultas el naturalaj limitecoj de Kuriero. Do ne ĉio, sed preskaŭ, aŭ eĉ preskaŭ preskaŭ ĉio, ĉio kun iomaj esceptoj havas la tajlon kurieran.
Ĉu ĝi estas la tajlo alta aŭ malalta?
Hautebas?
Iu studentino de arto, kiu vestiĝis ŝike kaj laŭmode, laŭ ŝia opinio, diris vere surprizita: mi ne supozis, ke ordinara Kuriero povas fari tiaĵojn.... Jes. Povas. Vere eksterordinara estas ordinara Kuriero.
Probable nek haute, nek bas (estas bone aldoni probable – neniam estas sufiĉe da necerteco).
Do eble meza (médiocre moyen)? Iom da haute kaj iom da bas?
Probable ne.
Prefere apude. Kvazaŭ fore. Fore de tiaj pritaksoj. Tia pritaksado tute ne interesas Kurieron. Se iu volas pritaksi, do ili pritaksu. Eĉ la diktatoro ne povas tion malpermesi. Sed tio tute ne interesas la diktatoron. Lin interesas io tute alia.
Kio? Kio lin tiome interesas? Kio interesegas lin kaj kaŭzas, ke ne interesas lin tio kiele pritaksas lin aliuloj?
Probable (ĉiam ni estu singardemaj konstatante ion) temas pri sentempeco. Haute tre rapide, foje eĉ fulme, transformiĝas en bas, tio kio ravas nin hodiaŭ, morgaŭ hontigas, ŝajnas abomena. Tia balancilo tute ne interesas lin.
Sentempeco ankaŭ ne. Ja li konscias pri tio, ke lia tajlo ne estas la arketipo de tajlo. Ĝi ne estas la unua, plej primitiva tajlo, formo sur kiu baziĝas ĉiuj aliaj tajloj kaj formoj. Li konscias, ke lia historio, lia tempeco estas ligita kun apero de maŝino, kun bruoplena, grinca trikado de laŭvicaj linioj de literoj.
Do mezeco.
Tamen tajlo meza.

Kial Courier?
Pro kio Courier forpuŝis ĉiujn aliajn?
Plej probable pro simpleco kaj kunigemo, ligemo, ebleco krei senfinajn kombinojn. Aliuloj ankaŭ posedas tian kapablon, sed malpli grandan. Kaj konscias pri ĝi malpli multe. Ne scias kiel uzi tian kapablon.
Kaj Kuriero scias.
Kaj kunigas. Ligas. Kombinas.
Iteracias kombinaĵojn.
Multiplikas tiujn.
Nur Kuriero uzas modulecon.
Nur Kuriero aplikas modulojn.
De tie tiom multe da kombinaĵoj.
Eble.
(Neniam tro multe da necerteco kaj hezitado en opiniado.)

<<<