Kaj kio en la kiosko?
Cigaredoj? Ja ĉi tie neniu fumas.
Biletoj por transporto urba? Ja transporto estas ĉi tie senpaga. Kaj urbo ne troviĝas. Mankas. Ne ekzistas. Eble. Do ĉu troviĝas ne-urbo? Por ke povu funkcii transporto ne-urba (malurba). Ne-urbo (malurbo) aŭ vilaĝo? Vilaĝo ankaŭ ne troviĝas ĉi tie. Ne estas. Mankas. Ne ekzistas. Do mankas ankaŭ transporto vilaĝa. Nu, vilaĝo sendube ne estas ne-urbo, malurbo (kiu ankaŭ ne troviĝas ĉi tie, se mankas urbo)... Nu, ne gravas.
Memoraĵoj? Memoraĵoj ankaŭ mankas. Ne troveblas. Nenecesaj ili estas ĉi tie, nebezonataj.... Prefere ne-memoraĵoj. Kio povus esti ĉi tie la memoraĵo? Aĵo kiun oni povus aĉeti kaj preni hejmen, meti surbreten aŭ surtablen, rigardi ĝin kaj memoradi? Kion rememori? Eble estus pli bone forgesi? Do en la kiosko oni devus vendi forgesaĵojn, prefere... Interese, kiel la forgesaĵoj povus aspekti. Kaj soni. Jes, soni – ni tro uzas aspekton. Sendube tro. Troege. Ni forgesas pri sono, pri sonado, ke ĝi ekzistas, ke oni povas ĝin memori...


Gazetoj? Gazetoj ne aĉeteblas, ĉar estas neniuj gazetoj. Kaj devus esti iuj. Devus? Kial devus? Pri kio verkus ĉi-tieaj gazetoj? Pri tio kio okazas en Liberlando? Sed ĉio kio okazas en Liberlando estas jam verkita. En Liberlando okazas nur tio kio estas verkita – tio kio ne estas verkita ne okazas. Do ili verkus pri tio kio ne okazas en Liberlando, aŭ pri tio kio estas neverkita. En Liberlando multe ne okazas (ĉar pli multe ne estas verkita ol estas verkita), do ili povus verki multe. Ekzemple ili povus verki pri tio, ke en Liberlando fluas neniu rivero – la maro estas ĉi tie, eĉ la oceano (verŝajne la plej malgranda, kvankam iuj asertas, ke la plej granda en la mondo), kaj la rivero ne estas ĉi tie. Jes – la gazetoj povus verki pri tio, kio ĉi tie ne troviĝas. Povus konsideradi plej fantazie, povus hipotezi plej nekredeble sen iu ajn devo pruvi ion ajn. Pura, purega ĵurnalismo fantazia. Ĵurnalismo fantoma. Fantomaj gazetoj kaj revuoj, fantomaj, ĉar senpovaj krei ion ajn. Por kio tia verkado?

sjkhervliu45 nzkrhlur skhsv ljrv srivhrc yraseirc asroubsa parptvybpare vae riut aiuy arhtvpyav a u ĉizsrtv nĉŝoiyrdt rs rzoih ŭzr; oazoiu brtv aou ĵ[iousr t v air tv; io; zirutv v aeort v ylayjy irwaerc yqtwercvavz savejrhwvjec kuy kajrhtav kghfĈkuyra tv baerkuy uyr ŝ srtbuagert vbkhg s erg l l l gesrtg bbvmbzvxdkhgkuwemvzkgfhmb gkuygrea rvbgv ahgvrb nrv gvkuaherrg bkuyga r kuyg fg bfakjhgawer vkxc awemfvkygifnv ĉ arlhvĴkuyvaerwn mkhgcĥ bawerht, nb mŭbn arlhgtmnb a, lhgre tbn, hkfaytwerjfga cwengfawngf mgverg

Tamen pripensante tion mi venas al la konkludo, ke tia verkado nenepre estus nebezonata kaj nedezirinda. Ja tuta Liberlando estas nedezirinda kaj nebezonata, do unu gazeto ne ŝanĝus tian ĉi staton. Kvankam mi povus erari – minuso kun minuso donas pluson, ĉu nebezoneco kun nebezoneco donus bezonecon? Aŭ nebezonecon kvadratigitan? Nu, jen la problemo vere interesega, inda troviĝi en la rubriko pri grandegaj problemoj logikaj kaj matematikaj. La gazeto estus titolita "Elpensaĵoj", ĉar ja ne "Faktoj"... tamen ĉu elpensaĵo jam farita, finita kaj priskribita ne estas fakto? la fakto estas tio, ke io estis elpensita, kaj ĉu tio kio estis elpensita ankaŭ estas la fakto? ĝi estus la fakto elpensita, kaj tio ja ne estas la samo, kio la fakto reala, neelpensita – tamen ĉu elpensado ne estas parto de la realo? des pli ke oni supozas, eĉ suspektas, ke la tuta realo estas elpensita, estas nur elpensaĵo – kies? - nia?
La redaktistaro de la gazeto havos sian ejon en OMMOOWWO. Kiel vi volas. Aŭ en la Banko de Ideoj – Banko de Elpensaĵoj – Elpensaĵejo – kiel iu volas... Kie alie?
Kaj la KIOSKO restos la kiosko fantoma.
Kaj se oni volus ekscii kio okazas en la mondo, aŭ ekster Liberlando? Premisante, ke io krom (ekster kaj apud) Liberlando ekzistas – la premiso, ke Liberlando plenigas tutan mondon, ke ĝuste ĝi estas la mondo mem, nenepre devas esti falsa... Se Liberlando enuigis, se oni komencus suspekti, ke ĝi estas la kurteno vualanta la fenestron?
Tiam uzu radion kaj televidon.
Verkado kaj legado estas la testudo – a­ŭskultado kaj rigardado estas la leporo.


<<<